Eŭropa Rusio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eŭropa Rusio
Geografia regiono
regiono [+]

LandoRusio

- koordinatoj60° 0′ 0″ N, 50° 0′ 0″ O (mapo)6050Koordinatoj: 60° 0′ 0″ N, 50° 0′ 0″ O (mapo)
Areo4 000 000 km² (400 000 000 ha) [+]


Eŭropa Rusio (Tero)
Eŭropa Rusio (Tero)

Eŭropa Rusio (Rusio)
Eŭropa Rusio (Rusio)
DEC
Eŭropa Rusio
Eŭropa Rusio

Map
Eŭropa Rusio
Vikimedia Komunejo:  European Russia [+]
vdr
Mapo de Eŭropa Rusio ene de Eŭropo en malhelverda. Ne videbla estas Lando de Francisko Jozefo. Azia Rusio aŭ Siberio en helverda koloro.

Eŭropa RusioEŭropa Rusujo (ruse Европейская Россия) konsistas el la okcidenta parto de Rusio, kiu situas ene de Eŭropo kaj havas areon de 3 960 000 km² (ĉirkaŭ 38% de Eŭropo). Ekde la 19-a jarcento, montaro Uralo (kun la rivero Uralo) estis difinita kiel la orienta limo por Eŭropo, sed ĉi tiu geografia difino estis diskutata. Geografie, la areo estas dominata de la Orienteŭropa ebenaĵo.

Ĉirkaŭ du trionoj de Rusio situas en Azio, sed la plimulto de la loĝantaro loĝas en la eŭropa parto. La plej gravaj urbocentroj en Eŭropa Rusio estas Moskvo kaj la ĉirkaŭaj Moskva provinco, Sankt-Peterburgo kaj Leningrada provinco.

En la epoko de la Rusia Imperio, la esprimo "Eŭropa Rusio" estis uzata en la imperio por referenci al tradiciaj orientslavaj teritorioj sub rusia regado, inkluzive de hodiaŭa Belorusio kaj la plej granda parto de Ukrainio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]