Eŭropa Unio de Radio kaj Televido
La Eŭropa Unio de Radio kaj Televido, (france konata kiel Union Européenne de Radio-Télévision, hispane Unión Europea de Radiodifusión kaj angle European Broadcasting Union, ne rilatas al la Eŭropa Unio, ĝi fondiĝis la 12-an de februaro 1950 de 23 radi-televidaj organizoj de Eŭropo kaj la Mediteraneo dum konferenco en la turisma centro de Torquay en Devon, Britio.
En 1993, la Internacia Organizaĵo de Radio kaj Televido, simila asocio por la landoj de centra kaj orienta Eŭropo, kuniĝis al EURT.
Membroj
La EURT (mallongigoj en esperanto) havas 79 aktivajn membrojn de 55 landoj de Eŭropo, Nordafriko kaj Mezoriento, plus 44 aliĝitaj membroj en 25 landoj de la mondo. La plimulto estas plublika servo de radio kaj televido. Unu el la plej konataj aspektoj de tiu organizo estas la ĉiujara okazigado kaj produktado de la Eŭrovido-Kantokonkurso.
La aktivaj membroj de EURT ĉefe estas la publikaj televidkanaloj kaj radistacioj de Eŭropo kaj Mediteraneo, nur malmultaj estas privataj, kiuj eniris antaŭ la jardeko 1990, kiam ERTU rigorigis la regularon por eviti ke pliaj privataj televidoj aŭ radistacioj apartenu al la klubo.