Eŭropa federaciismo
La termino Eŭropa federaciismo (ankaŭ Eŭropa Federalismo) nomas la politikan movadon celantan konstrui federacian Eŭropon, kiel ekzemple la projekto de Robert Schuman por eŭropa federacio. Ĝi diferencas de konfederaciaj movadoj (foje nomataj uniistoj), subtenantoj de simpla interŝtata kunlaboro, ĉar ĝi konsideras, ke la unio de Eŭropo havas signifon nur per la komuna ekzercado de suvereneco je eŭropa nivelo (por areoj, kie ĉi tiu dividado de suvereneco estas necesa) kaj per la kreado de eŭropa politika aŭtoritato rezultanta de demokrata procezo, kontraŭante suverenismon kiu pledas por malfortiĝo aŭ eĉ malapero de komunaj eŭropaj institucioj.
Organizaĵoj subtenantaj eŭropan federalismon havis gravan influon ekde 1945 ĝis la kreado de la Eŭropaj Komunumoj, sed malpli poste.