Friedrich Schiller estas aŭtoro de la teksto An die Freude („[Odo] al ĝojo“), kiu fariĝis bazo por la komponaĵo de L. van Beethoven. Tiuj ĉi germanlingvaj vortoj tamen ne fariĝis parto de la eŭropa himno, por ke unu nacia lingvo ne estu levata super la aliajn.
Por eviti lingvajn problemojn, oni entute rezignis pri teksto, pro tio ĝi ne havas oficialan tekston kaj do ne eblas kanti ĝin. Tamen ekzistas multaj diverslingvaj tekstoj laŭ la melodio kaj foje oni uzas la germanan tekston de Schiller, foje ĝiajn nacilingvajn tradukojn, foje tute aliajn tekstojn, kaj aperis ankaŭ propono de komuna teksto en la latina lingvo.
Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) proponas tekston en Esperanto, verkitan de la antaŭa prezidanto de EEU Umberto Broccatelli, italo kaj forta subtenanto de eŭropa federaciismo. En la retpaĝaro de EEU troviĝas tradukoj de tiu teksto al 37 lingvoj, inter ili ĉiuj 23 oficialaj lingvoj de EU. Kadre de la nove lanĉita eŭropa civitana iniciato, la 1-an de aprilo 2012 EEU submetis al la Eŭropa Komisiono proponon ke “EU rekomendu la kantadon de la eŭropa himno en la neŭtrala lingvo Esperanto, laŭ la ĉi-kunaj vortoj de Umberto Broccatelli, kiam reprezentantoj de Membroŝtatoj volas kune esprimi sian apartenon al komuna samrajtiga Eŭropo.”[2]
En la unu-minuta orkestra aŭdigo maldekstre en la informkesto sub la titolo "muzika ekzemplo" tekstoj en multaj lingvoj inkluzive de Esperanto elekteblas paralele al la muzikaj akordoj.
1-a strofo
Kantu kune amikaro, ni la ĝojon festas nur;
nek rivero nek montaro plu landlimoj estas nun,
Ho Eŭropo, hejmo nia, tro daŭradis la divid';
Nun brilegu belo via, ĉiu estas via id'.
Via flago kunfratigas homojn post milita temp',
via leĝo nun kunigas civitanojn en konsent'.
2-a strofo(ne estas parto de la proponata civitana iniciato)[4]
De l' Malnova Kontinento, ĵus ekstaris la popol',
gvidas ĝin tre nova sento kaj kuniga forta vol'.
Sub la ŝildo de la juro, ni vivados en konkord',
tio estas nia ĵuro: unu land' kaj unu sort'.
Jen ekzemplo por la mondo, jen direkto, jen la voj':