Eŭropa kolektivumo de Alzaco
Eŭropa kolektivumo de Alzaco | |||
---|---|---|---|
Teritoria kolektivumo | |||
Blazono | |||
Teritoria kolektivumo en Francio [+] | |||
Lando | Francio | ||
Regiono | Alzaco | ||
Ĉefurbo | Strasburgo | ||
- koordinatoj | 49° N, 8° O (mapo)48.57.5Koordinatoj: 49° N, 8° O (mapo) | ||
Akvokolektejo | 8 280 km² (828 000 ha) [+] | ||
Areo | 8 280 km² (828 000 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 1 915 915 [+] (1-a de januaro 2020) | ||
Denseco | 231,39 loĝ./km² [+] [+] | ||
Guberniestro | Frédéric Bierry | ||
ISO 3166-2 | FR-6AE | ||
Eŭropa kolektivumo de Alzaco | |||
Vikimedia Komunejo: Collectivité européenne d'Alsace [+] | |||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||
La Eŭropa kolektivumo de Alzaco (france Collectivité européenne d'Alsace, alzace D'Europäischa Gebiatskärwerschàft Elsàss, germane Europäische Gebietskörperschaft Elsass) estas teritoria kolektivumo en Francio kiu ekvalidis la 1-an de januaro 2021. Ĝi rezultas el la kunfandiĝo de la departementoj Bas-Rhin kaj Haut-Rhin kiuj daŭre ekzistos kiel administraj unuoj de la ŝtato[1]. Ĉi tiu nova komunumo havas la kompetentecojn de la departementoj kaj ankaŭ specifajn kompetentecojn, interalie pri translima kunlaboro, dulingveco, transportoj kaj profesiaj organizaĵoj. Ĝi plu formas parton de la regiono Grand Est.
Ĝia kreado estas sankciita de la leĝo n-ro 2019-816 de la 2-a de aŭgusto 2019 rilate al la kompetentecoj de la Eŭropa kolektivumo de Alzaco.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Loi du 2 août 2019 relative aux compétences de la Collectivité européenne d’Alsace en retejo vie-publique.fr (alirdato 19 majo 2020).