Eŭropa tago (Eŭropa Unio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Eŭropa flago disfaldita sur la placo Kléber, en Strasburgo, okaze de la Eŭropa tago en 2009

La Eŭropa tago aŭ la tago de Eŭropo[1] estas internacia tago celebrata ekde 1985 ĉiujare la 9-an de majo en la membroŝtatoj de Eŭropa Unio por kunmemori la Deklaron de Schuman. La 9-an de majo 1950 la franca ministro Robert Schuman [rober ŝuman] faris ambician deklaron, en kiu li pledis por organizaĵo por meti la francujan kaj germanujan produktadon de karbo kaj ŝtalo sub komunan mastrumadon. Tiu organizaĵo, la Eŭropa Komunumo por Karbo kaj Ŝtalo, kiu ankaŭ estis malfermita por partopreno de la aliaj eŭropaj landoj, estis fondita de Francio, Okcidenta Germanio, Italio kaj Benelukso je la 18a de aprilo 1951 per la Traktato de Parizo kaj ekfunkciis en 1951.

Per la komuna mastrumado de la du tre gravaj bazaj produktoj ekestis la komunaj bazoj por forta postmilita ekonomia disvolviĝo, dum nova milito inter la iamaj rivaloj Francujo kaj Germanujo iĝos ne nur nepensebla sed ankaŭ materie neebla. Ĉe la efektiviĝo de la Traktato de Parizo ekestis la konkreta fundamento por la Eŭropa Ekonomia Komunumo, kiu estis fondita kvin jarojn poste per la Traktato de Romo. En la sekvanta duona jarcento la eŭropa kunlaborado elkreskis en la nunan Eŭropan Union. Ĉar je la 9a de majo 1950 per la Schuman-deklaro ekestis la unua decida iniciato por la postmilita eŭropa kunlaborado kaj unueco, oni en la pinta konferenco de Milano en 1985 decidis deklari la 9an de majo kiel la Eŭropan Tagon.

La Eŭropa Tago ankoraŭ estas ne tre konata, sed por la eŭropuniaj oficistoj ĝi estas feria tago. Ekde 2019 la Eŭropa Tago estas publika festotago en Luksemburgo.

Ĝi ne estu konfuzita kun la Eŭropa tago fondita fare de la Konsilio de Eŭropo en 1964 kaj festata ĉiujare la 5-an de majo.

Nomo de la Eŭropa tago en la diversaj oficialaj lingvoj de la Eŭropa Unio[redakti | redakti fonton]

Oficiala lingvo Traduko
germane Europatag[alpha 1]
angle Europe Day[alpha 2]
bulgare Денят на Европа[alpha 3]
kroate Dan Europe[alpha 4]
dane Europadagen[alpha 5]
hispane Día de Europa[alpha 6]
estone Euroopa päev[alpha 7]
finne Eurooppa-päivä[alpha 8]
france Journée de l'Europe[alpha 9]
greke Ημέρα της Ευρώπης[alpha 10]
hungare Európa-nap[alpha 11]
irlande Lá na hEorpa[alpha 12]
itale Festa dell'Europa[alpha 13]
latve Eiropas diena[alpha 14]
litove Europos diena[alpha 15]
malte Jum l-Ewropa[alpha 16]
nederlande Dag van Europa ou Europadag[alpha 17]
pole Dzień Europy[alpha 18]
portugale Dia da Europa[alpha 19]
rumane Ziua Europei[alpha 20]
slovene Dan Evrope[alpha 21]
slovake Deň Európy[alpha 22]
svede Europadagen[alpha 23]
ĉeĥe Den Evropy[alpha 24]

Eventoj dum la Eŭropa tago en la eŭropaj landoj[redakti | redakti fonton]

En Luksemburgo, la 9-a de majo iĝis feritago en 2019[2].

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "70-jariĝo de la Deklaro de Schuman, Eŭropa Tago kaj Esperanto", La Ondo de Esperanto, la 9-a de majo 2020
  2. "Loi du 25 avril 2019 portant modification : 1. des articles L. 232-2 et L. 233-3 du Code du travail ; 2. de l’article 28-1 de la loi modifiée du 16 avril 1979 fixant le statut général des fonctionnaires de l’État.", legilux.public.lu, la 26-a de aprilo 2019

En la retejo europa.eu: