Saltu al enhavo

Eŭropaj Heredaĵaj Tagoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Landoj partoprenintaj al la Eŭropaj Tagoj de kultura heredaĵo dum 2007
Flago kun emblemo de eŭropaj tagoj de heredaĵo.

La Eŭropaj Heredaĵaj Tagoj[1], antaŭe nomataj "Eŭropaj Tagoj de kultura heredaĵo", estas evento kiun la Konsilio de Eŭropo, kun apogo de la Eŭropa Unio, starigis en la jaro 1991. Ĝi implikas 50 eŭropajn ŝtatojn subskribintojn de la Eŭropa Kultura Konvencio. Kunordigon je eŭropa nivelo faras la belga Fondumo Reĝo Balduino (Fondation Roi Baudouin) en Bruselo nome de la Konsilio de Eŭropo.

Temas pri malfermitaj tagoj celantaj antaŭenigi aliron al kulturaj heredaĵoj. La ĉiujara programo, kutime okazanta dum semajnfino en septembro, ofertas la ŝancon viziti monumentojn, muzeojn kaj areojn de kultura intereso, kutime malfermante siajn pordojn escepte al la publiko.

Multaj eventoj okazas en la individuaj landoj, ĉiuj havantaj malsaman daŭron (unu tagon, semajnfinon aŭ pli longe) kaj kun malsamaj temoj kaj ĉiujaraj sloganoj, ĉiuj dividante la komunan principon levi konscion pri la riĉeco kaj diverseco de la komuna heredaĵo per superreganta internacia kultura dialogo, samtempe elstarigante la multajn naciajn kaj regionajn karakterizaĵojn kaj specialaĵojn.

La Eŭropaj Heredaĵaj Tagoj estis starigita laŭ la modelo de la "Tagoj de malfermaj pordoj por historiaj monumentoj" (franclingve: «Journées Portes ouvertes des monuments historiques»), kiujn la franca ministerio pri kulturo kreis dum 1983, kiam Jack Lang estis ministro pri kulturo. Dank'al tiuj tagoj, la eŭropa civitano povas pli bone sperti la unuecon kaj la diversecon de la eŭropa kultura kaj natura heredaĵoj kaj parte ankaŭ de la monda heredaĵo.

Nuntempe, ili estas organizataj en pli ol 50 landoj kaj regionoj de Eŭropo. La lokaj eventoj ebligas al la publiko malkovri multajn lokojn kaj konstruaĵojn, ekzemple muzeojn, kiujn oni povas viziti senpage aŭ je malgranda prezo kaj kiuj ofte estas escepte malfermataj dum tiuj tagoj.

Krom la malfermo de konstruaĵoj, oni organizas ankaŭ agadojn por junuloj kaj maljunuloj, kiel ekzemple promenoj, koncertoj, bicikladoj, boatekskursoj, prelegoj aŭ ekspozicioj.

Eŭropaj Heredaĵoj Tagoj en individuaj landoj

[redakti | redakti fonton]

Esperanto kaj heredaĵo

[redakti | redakti fonton]
Emblemo de la Konvencio por la Protektado de la Nemateria Kultura Heredaĵo.

Vidu ankaŭ: Lingvoj, Esperanto kaj heredaĵo kaj Rekonata kultura heredaĵo.

Ekde 2022, la evento denove baziĝas sur centra temo, kiu konformas al la temo de la Eŭropaj tagoj de kultura heredaĵo. La 26-an de aprilo 2026 la Internacia Esperanto-Arkivo (IespA) partoprenas al la Tago de Heredaĵo en Flandrio, dediĉita al la temo humuro. Ĉi-okaze, la Internacia Esperanta Arkivo (IespA) ekspozicias parton de sia arkivo en sia sidejo en Diest sub la titolo "Ha Ha Humuro". Tio inkluzivas serion de karikaturoj kaj elekton de satiraj revuoj kaj humuraj libroj publikigitaj en Esperanto dum la pasinta jarcento. Krome, vizitantoj ricevas prezenton pri la originoj kaj celoj de la arkivo, la maniero kiel IEspA konservas kaj alirigas la heredaĵon de Esperanto kaj aliaj lingvoj, interalie per la montradow sur ekranoj de pluraj ciferecigitaj serioj (afiŝoj, glumarkoj/stampoj...), sekvata de vizito al la arkiva spaco[2].


Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Noto kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Noto:Ekde la aliĝo de la Eŭropa Unio en 1999 – en tiu jaro 46 landoj jam partoprenis – ĉi tiu eŭropa evento oficiale nomiĝas Eŭropaj Heredaĵaj Tagoj (EHD)/Journées européennes du Patrimoine .
  2. (nl) 26 April: Erfgoeddg met humor in IEspA, Horizontaal, marto-aprilo 2026, p. 13