Saltu al enhavo

Eŭropaj balotoj 2024

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antaŭa 2019 2029 Posta
La Eŭropaj Balotoj
de 2024
Membro de la Eŭropa Parlamento
la 6-a ĝis 9-a de junio 2024
Balot-tipo  Eŭropaj balotoj
Elektitoj  720 Membroj de EP
Registritoj  355 147 948
Voĉdonantoj 179 537 042
  
50,74 %0,2 %
Validaj voĉoj 175 130 656
Blankaj voĉoj 4 406 386
Ursula von der Leyen - EPP
Voĉoj 34 408 18216.5 %
  
19,65 %
Mandatoj 1881
Nicolas Schmit - SEP
Voĉoj 27 368 23522.7 %
  
15,63 %
Mandatoj 13612
Neniu - Patriotoj
Voĉoj 18 462 468
  
10,54 %
Mandatoj 848
Neniu - EKR
Voĉoj 15 640 96910.1 %
  
8,93 %
Mandatoj 7816
Marie-Agnes Strack-Zimmermann - Renovigi Eŭropon
Voĉoj 16 025 38432.6 %
  
9,15 %
Mandatoj 7720
Terry Reintke, Bas Eickhout - Verduloj/ELA
Voĉoj 11 537 48751.5 %
  
6,59 %
Mandatoj 5314
Walter Baier - Eŭropa Maldekstro
Voĉoj 11 864 58316.1 %
  
0,55 %
Mandatoj 466
Neniu - Eŭropo de Suverenaj Nacioj
Voĉoj 8 659 122
  
4,94 %
Mandatoj 2525
Plej granda grupo kaj distribuo de sidlokoj ene de ĉiu lando
Prezidanto de la Eŭropa Komisiono
Antaŭa
Nova
v • d • r

La 10-aj balotoj por la Eŭropa Parlamento laŭplane okazis de la 6-a ĝis la 9-a de junio 2024 en ĉiuj 27 membroŝtatoj de la Eŭropa Unio.[1] Tiu ĉi estis la deka rekta voĉdonado ekde 1979 por la Eŭropa Parlamento, en kiuj estis elektataj 720 Membroj de EP[noto 1] kiuj oficos en la oficperiodo 2024–2029. Temis pri la unua elekto de la Eŭropa Parlamento post la Briteliro, do sen la partopreno de voĉdonantoj kaj parlamentanaj kandidatoj el Britio.

La Eŭropa Popola Partio, gvidata de Ursula von der Leyen, gajnis la plej multajn sidlokojn en la Eŭropa Parlamento. La por-EU-aj centristaj, liberalaj, socialdemokrataj kaj ekologiismaj partioj suferis perdojn, dum kontraŭ-EU-aj dekstraj populismaj partioj gajnis sidlokojn. La dekstra grupo de la Eŭropaj Konservativuloj kaj Reformemuloj superis la centristan grupon Renovigi Eŭropon por gajni la kvaran plej multajn sidlokojn, dum alia dekstra grupo, Patriotoj por Eŭropo, la posteulo de Identeco kaj Demokratio, gajnis la trian plej multajn sidlokojn. Krome, ekstremdekstra grupo, Eŭropo de Suverenaj Nacioj, formiĝis, fariĝante la plej malgranda grupo en la Parlamento. Entute, 187 eŭropaj parlamentanoj (26% de la Parlamento) apartenis al la ekstrema dekstro, kiu havas pli da membroj ol iam ajn antaŭe en la historio.[2]

La 18-an de julio 2024, Ursula von der Leyen estis reelektita prezidanto de la Eŭropa Komisiono per sekreta baloto fare de la Eŭropa Parlamento.[3]

Dato de la baloto

[redakti | redakti fonton]
TagoŜtatoj
ĵaŭdo,
6-a de junio
 Nederlando
vendredo,
7-a de junio
 Ĉeĥio (1-a tago),  Irlando
sabato,
8-a de junio
 Ĉeĥio (2-a tago),  Latvio,  Francio (nur Transmaraj Teritorioj: Franca Gujano, Gvadelupo, Martiniko, Saint Martin, Saint Barthélemy, Franca Polinezio, Sankta-Piero kaj Mikelono),  Malto,  Slovakio,  Italio (1-a tago)
dimanĉo,
9-a de junio
 Aŭstrio,  Belgio,  Danio,  Francio (kaj Transmaraj Teritorioj: Reunio, Majoto, Nov-Kaledonio, Valiso kaj Futuno),  Germanio,  Estonio,  Finnlando,  Svedio
 Bulgario,  Grekio,  Hispanio,  Hungario,  Italio (2-a tago),  Kipro,  Kroatio,  Litovio,  Luksemburgio,  Pollando,  Portugalio,  Rumanio,  Slovenio

La datoj por la balotoj konfliktis kun longa semajnfino en Portugalio, kie Portugala Tago, nacia festo, estis festita la 10-an de junio, kiu estis atendita subpremi partoprenon.[4] Malgraŭ provo de portugalaj gvidantoj trovi kompromison, neniu ŝanĝo estis farita al la defaŭlta dato de 6-9 junio,[5] kiu postulis unuanimecon esti ŝanĝita.

La balotoj daŭras kvar tagojn, pro la malsamaj balotproceduroj de la landoj. Voĉdonado komenciĝas per la nederlandanoj, kiuj voĉdonos ĵaŭdon, kaj poste la italoj finas, ĉar ili povas voĉdoni ĝis dimanĉo je la 23-a.[6]

Balotsistemo

[redakti | redakti fonton]

Balotoj al la Eŭropa Parlamento estas reguligitaj de la Traktato pri Eŭropa Unio, Traktato pri Funkciado de Eŭropa Unio kaj la Balota Akto. La Balota Akto deklaras ke la naciaj registaroj regas la balotproceduron en ĉiu membroŝtato, sekvante la disponoj de la Akto. La balotantoj havas rekta universala voĉdonrajto. La landoj uzas aŭ proporcian balotsistemon aŭ unuopan transdoneblan voĉdonon por atingi proporcian reprezentadon. La nacia balotsojlo ne rajtas superi 5% de voĉdonitaj voĉoj.[7]

Mandatoj de ĉiu grupo ene de ĉiu lando

Totala voĉoj

[redakti | redakti fonton]
GrupoVoĉoj%
Eŭropa Popola Partio 34,408,182 19.65
Partio de Eŭropaj Socialdemokratoj 27,368,235 15.63
Patriotoj por Eŭropo 18,462,468 10.54
Eŭropaj Konservativuloj kaj Reformemuloj 15,640,969 8.93
Renovigi Eŭropon 16,025,384 9.15
Verduloj/ELA 11,537,487 6.59
Eŭropa Maldekstro 11,864,583 6.77
Eŭropo de Suverenaj Nacioj 8,659,122 4.94
EPP-PES-RE-Verduloj[noto 2] 4,359,413 2.49
EPP-PES[noto 3] 4,341,686 2.48
Verduloj-Eŭropa Maldekstro[noto 4] 3,429,612 1.96
EPP-RE[noto 5] 1,882,998 1.08
Verduloj/ELA-PES[noto 6] 1,314,428 0.75
EPP-EKR[noto 7] 661,250 0.38
PES-Verduloj/ELA[noto 8] 41,606 0.02
RE-Verduloj/ELA[noto 9] 9,955 0.01
Aliaj 15,123,278 8.64
Totalo 175,130,656 100.00
  •  Eŭropa Popola Partio
  •  Eŭropa Popola Partio
  •  Patriotoj por Eŭropo
  •  Eŭropaj Konservativuloj kaj Reformemuloj
  •  Renovigi Eŭropon
  •  Verduloj/ELA
  •  Eŭropa Maldekstro
  •  Eŭropo de Suverenaj Nacioj
  •  Nealiĝintoj
  • GrupoDeputitoj+/-
    Eŭropa Popola Partio 186 +1
    Partio de Eŭropaj Socialdemokratoj 136 -12
    Patriotoj por Eŭropo 84 +8[noto 10]
    Eŭropaj Konservativuloj kaj Reformemuloj 78 +16
    Renovigi Eŭropon 77 -20
    Verduloj/ELA 53 -14
    Eŭropa Maldekstro 46 +6
    Eŭropo de Suverenaj Nacioj 25 Nova
    Nealiĝintoj 33 -24
    Totalo 720 +15[noto 11]
    1. ↑ En septembro 2023, la Eŭropa Konsilio pliigis la nombron de eŭropaj parlamentanoj de 705 al 720.
    2. ↑ Reprezentas la Civitanan Koalicion (Pollando), kies ĉiuj elektitaj 21 eŭropaj parlamentanoj aliĝis al la EPP-Grupo
    3. ↑ Reprezentas la PSD-PNL (Rumanio), el kiu 11 eŭropaj parlamentanoj aliĝis al la PES kaj 8 aliĝis al la EPP-grupo.
    4. ↑ Reprezentas la AVS (Italio), AR, Sumar (ambaŭ Hispanio), kaj PCP-PEV (Portugalio), el kiuj 8 eŭropaj parlamentanoj aliĝis al Verduloj/ELA kaj 5 aliĝis al La Maldekstro.
    5. ↑ Reprezentas TD (Pollando), ADU (Rumanio), kaj PP-DB (Bulgario), el kiuj 6 aliĝis al RE kaj 3 aliĝis al la EPP-Grupo.
    6. ↑ Reprezentas GL-PvdA (Nederlando), el kiu 4 eŭropaj parlamentanoj aliĝis al Verduloj/ELA kaj 4 aliĝis al PES.
    7. ↑ Reprezentas Spolu (Ĉeĥio), el kiu 3 eŭropaj parlamentanoj aliĝis al la EKR kaj 3 aliĝis al la EPP-grupo.
    8. ↑ Reprezentas Fair Play List 9 (Kroatio), kiu ne gajnis iujn ajn mandaton.
    9. ↑ Reprezentas SEN 21-Volt (Ĉeĥio), kiu ne gajnis iujn ajn mandaton.
    10. ↑ Pliiĝo de la 76 sidlokoj, kiujn Identeco kaj Demokratio gajnis en la baloto de 2019
    11. ↑ Estis 705 de 2019 ĝis 2024

    Referencoj

    [redakti | redakti fonton]