Eŭrovido-Kantokonkurso 2026
| Eŭrovido-Kantokonkurso 2026 | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| eldono de la Eŭrovido-Kantokonkurso | |||||
| Komenco | 12-a de majo 2026 vd | ||||
| Fino | 16-a de majo 2026 vd | ||||
| Antaŭe | Eŭrovido-Kantokonkurso 2025 vd | ||||
| Poste | Eŭrovido-Kantokonkurso 2027 vd | ||||
| Geografia situo | 48° 12′ 9″ N, 16° 19′ 58″ O (mapo)48.20236916.332889Koordinatoj: 48° 12′ 9″ N, 16° 19′ 58″ O (mapo) | ||||
| Landoj | Aŭstrio vd | ||||
| Situo | Vieno | ||||
|
| |||||
| Moto | United by Music | ||||
| |||||
| Retejo | Oficiala retejo | ||||


La Eŭrovido-Kantokonkurso 2026 estis la 70-a eldono de la Konkurso Eŭrovido. Ĝi okazis en printempo 2026 en Vieno, Aŭstrio, Eŭropa Unio, la finalo disvolviĝis la 16-an de majo, kaj estis gastigata de la aŭstra televida korporacio ORF. La evento okazis en la granda koncertejo Wiener Stadthalle en Rudolfsheim-Fünfhaus, la 15-a urbodistrikto de Vieno.
Disvolvigo
[redakti | redakti fonton]La konkurson gajnis kantistino Dara por la Bulgara nacia televido, do baze por Bulgario, kun sia kanto Bangaranga.[1][2] Noam Bettan, la kandidato de Israela Dissenda Korporacio, do baze de Israelo, atingis la duan lokon.
Ĝis la 10-a de decembro 2025 la koncernaj televidaj kanaloj Raidió Teilifís Éireann de Irlando, RÚV de Islando, RTVE de Hispanio, AVROTROS de Nederlando kaj Radiotelevizija Slovenija de Slovenio nuligis sian partoprenon en Eŭrovido 2026 pro la partopreno de Israelo, kies registaro de ĉefministro Benjamin Netanjahu estas daŭre kritikata pro la atakado de civiluloj kadre de la militado kontraŭ la pseŭdogerila grupiĝo Hamaso en Gazao. Tamen pri tiu simbola bojkoto ne ĉiuj konsentas: kompreneble estas homoj kiuj diras ke kantado de muzikistoj ne rilatas al la politiko de nacia registaro, kvankam pro la sama politika ligo de forta partopreno en milito la ŝtata televida kanalo de Rusio estas ekskludita el la evento. Internaciaj ĵurnalistoj konfirmis ke la koncerna Israela Dissenda Korporacio neniel estas pormilita propagandilo, sed fakte kritike raportas pri la agoj de la israela armeo kaj la registaro de ĉefministro Benjamin Netanjahu.[mankas fonto]
La israelaj ministro pri defendo kaj ĉefministroj gratulis la israelan partopreninton kiel heroon de la ŝtato.[1]
Dum la okazigo de la konkurso kaj aparte la tagon de la finalo okazis en Vieno diversaj manifestacioj propalestinaj, protestante pri la partopreno de la ŝtato Israelo akuzita kiel genocida en internaciaj kortumoj, kaj eĉ ene de la konkursejo okazis individuoaj protestoj. Krome evidentiĝis la ekonomia malsukceso de la konkurso post la retiriĝo de gravaj tradiciaj landaj partoprenantoj.[3]
Tiukadre oni kritikis ankaŭ la voĉdonsistemon, ĉefe post kiam la usona gazeto The New York Times publikigis esploron kiu malkovris kampanjon de la israela registaro por influi sur ĝin kaj ke la sistemo permesis unuopulojn voĉdoni eĉ ĝis 20 fojojn kio plibonigis la rezulton tiel ke la israela kantisto, Yuval Raphael, venkis en 2025 en la voĉdonado de normaluloj (ekster la ĵurio). Sama sistemo povis denove funkcii en 2026.[1]
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- 1 2 3 EFE, Bulgaria gana Eurovisión en una edición marcada por el boicot a Israel ante el genocidio en Gaza Público, 17a de majo 2026, alirita la 17an de majo 2026.
- ↑ esperantlingva noto en la socia retejo Facebook la 17-an de majo 2026
- ↑ Héctor Llanos Martínez El amargo 70° cumpleaños de Eurovisión: un callejón sin salida y una final descafeinada El País, 16a de majo 2026, alirita la 17an de majo 2026.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo de la Eŭrovido-konkurso kadre de la Eŭropa Unio de Radio kaj Televido
| Eŭrovido-Kantokonkurso |
|---|
| 1956 • 1957 • 1958 • 1959 • 1960 • 1961 • 1962 • 1963 • 1964 • 1965 • 1966 • 1967 • 1968 • 1969 • 1970 • 1971 • 1972 • 1973 • 1974 • 1975 • 1976 • 1977 • 1978 • 1979 • 1980 • 1981 • 1982 • 1983 • 1984 • 1985 • 1986 • 1987 • 1988 • 1989 • 1990 • 1991 • 1992 • 1993 • 1994 • 1995 • 1996 • 1997 • 1998 • 1999 • 2000 • 2001 • 2002 • 2003 • 2004 • 2005 • 2006 • 2007 • 2008 • 2009 • 2010 • 2011 • 2012 • 2013 • 2014 • 2015 • 2016 • 2017 • 2018 • 2019 • |
| Junulara Eŭrovido-Kantokonkurso |
| 2003 • 2004 • 2005 • 2006 • 2007 • 2008 • 2009 • 2010 • 2011 • 2012 • 2013 • 2014 • 2015 • 2016 • 2017 • 2018 • 2019 • 2020 • 2021 • 2022 • 2023 • 2024 • 2025 |



