Eŭrovizio (reto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eŭrovizio
Eurovision
emblemo
televidstacio
Komenco 6-a de junio 1954
Sidejo Ĝenevo,   Svislando
Retejo eurovision.net
vdr

Eŭrovizio, internacie konata kiel Eurovision, estas tuteŭropa televida komunika reto posedata kaj funkciigata de la Eŭropa Unio de Radio kaj Televido (EBU). Ĝi estas fondita en 1954 en Ĝenevo, Svislando, kaj ĝia unua oficiala elsendo okazis la 6-an de junio 1954. Tamen, jaron post ĝia oficiala lanĉo, je la 2-a de junio 1953 la kronado de Elizabeto la 2-a estis unu el la unuaj eventoj, kiuj estis elsenditaj trans Eŭropo.[1]

Grandaj televidaj elsendoj estas distribuitaj tuje per la reto de Eŭrovizio al membroj de EBU. Membroj kunhavigas inter si registraĵojn de gravaj novaĵoj per la ĉiutaga novaĵo-interŝanĝo de Eŭrovizio (EVN). Ili ankaŭ interŝanĝas televidajn programojn per la reto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La nomo "Eurovision" estis originale elpensita de la brita ĵurnalisto George Campey, kiam li skribis por la gazeto Evening Standard, kaj estis ekuzata de EBU por ĝia reto.[2]

La unua oficiala elsendo de Eŭrovizio okazis la 6-an de junio 1954. Ĝi elsendis la Narcisan Festivalon en Montreux, Svislando, sekvita de vespera programo de Romo, inkluzive vojaĝon al Vatikano, paroladon de papo Pio la 12-a kaj apostolan benon.[3][4] Jaron post ĝia oficiala lanĉo, la kronado de Elizabeto la 2-a estis unu el la unuaj elsendoj de Eŭrovizio.[5]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. . History (angle) (2021-08-24). Alirita la 28-an de aprilo 2023.
  2. . How a 17th century war, the Queen and a desperate Swiss TV executive led to Eurovision (2018-05-11). Alirita la 12-an de majo 2018.
  3. 50 Years of Eurovision (2004-01). Arkivita el la originalo je la 13-a de aŭgusto 2016. Alirita la 13-an de aŭgusto 2011. Arkivigite je 2019-12-29 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-08-13. Alirita 2023-05-20.
  4. "'Eurovision' Bows Ushering in Era". Variety. 1954-06-02. p. 1 – per Archive.org.
  5. . History (angle) (2021-08-24). Alirita la 28-an de aprilo 2023.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]