Eŭstako la 4-a (Bulonjo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eŭstako la 4-a
Bulonjo
Persona informo
Eustache IV
Naskiĝo ĉirkaŭ 1130
Morto 17-an de aŭgusto 1153 (1153-08-17)
en Bury St Edmunds
Tombo Faversham Abbey [#]
Ŝtataneco Belgio [#]
Familio
Dinastio Dinastio de Blois [#]
Patro Stefano de Anglio [#]
Patrino Matilda de Bulonjo [#]
Gefratoj Maria de BulonjoVilhelmo la 1-a • Gervase of Blois [#]
Edz(in)o Constance of France, Countess of Toulouse [#]
Profesio
Okupo feudatory [#]
Grafo de Bulonjo Blason Courtenay.svg
Dum 11501153
Antaŭulo Matilda
Sekvanto Vilhelmo la 1-a
Duko de Normandio Blason Duché de Normandie.svg
Dum 1137-1144
Antaŭulo Stefano
Sekvanto Gotfredo Plantaĝeneto
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Eŭstako la 4-a, grafo de Bulonjo (naskita ĉirkaŭ 1130, mortinta la 17-an de aŭgusto 1153) estis filo de reĝo Stefano de Anglio kaj Matilda de Bulonjo.

En 1137 li omaĝis al Ludoviko la 7-a de Francio por la duklando Normandio. En 1140 li edziĝis al la fratino de Ludoviko, Konstanca, kiu post lia morto edziĝis al grafo Rajmondo la 5-a de Tuluzo. Li kavaliriĝis en 1147. En 1151 li partoprenis malsukcesan invadon, estratan de Ludoviko, de Normandio, kiu estis agnoskinta imperiestrinon Matilda kiel reganto kaj kiun defendis ties edzo Gotfredo la 5-a.

Dum reĝa konsilio la 6-an de aprilo 1152, Stefano persvadis plurajn nobelojn agnoski Eŭstakon kiel lia heredonto. Tamen Teobaldo (ĉefepiskopo de Canterbury) kaj aliaj anglaj episkopoj rifuzis partopreni kronigan riton, pro ke la papa kurio deklaris sin kontraŭ la pretendo de Eŭstako.

En auĝusto 1153 Eŭstako subite mortis. Onidire li estis faligata de la kolero de Dio pro sia rabado de ekleziaj terenoj proksime al Bury St Edmunds. Tio faciligis la akordon kiu metis finon al la longa milito inter Stefano kaj imperiestrino Matilda: per la Traktato de Wallingford, estis decidate ke Henriko, filo de la imperiestrino, heredos la anglan tronon.

Li entombiĝis en Abatejo Faversham, fondita de siaj gepatroj.