Eŭtanazio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stato de eŭtanazio en la mondo:
  •  Eŭtanazio estas aktive leĝa: Nederlando, Belgio, Luksemburgo, Kanado, Kolombio, Hispanio, Nov-Zelando kaj en plejmulto de la ŝtatoj de Aŭstralio.
  •  Eŭtanazio estas pasive leĝa (rifuzo de medika traktadoj / retiro de vivsubteno)
  •  Eŭtanazio aktiva malleĝa, Eŭtanazio pasiva ne estas regulita
  •  Ĉiuj formoj de Eŭtanazio estas malleĝaj
  • Eŭtanazio (etimologie, el la greka, ευθανασία, de eu~ – bona, ĝusta, facila kaj thanatos – morto; do "bona morto"') estas ia procedo por plifruigi la morton de homo, kies pluvivon oni konsideras nedezirebla. La motivoj de tiu nedezirebleco povas varii.

    Difinoj de eŭtanazio[redakti | redakti fonton]

    Eŭtanazio povas signifi, depende de la vidpunkto:

    • Permesi al grave malsana persono elekti aŭ antaŭigi la momenton de sia morto (ekzemple por eviti pliajn suferojn), kaj, pasive aŭ aktive, helpi lin tiucele.
    • Mortigi aŭ lasi morti homon, kies vivon oni konsideras ne vivinda, sed kiu ne povas mem decidi pri tio. Tiu ĉi eblo levas la problemon, ĉu oni rajtas decidi pri la vivo de aliulo, eĉ se tiu eble antaŭe faris tiusencan deklaron.

    Specoj de eŭtanazio[redakti | redakti fonton]

    Pasiva eŭtanazio[redakti | redakti fonton]

    Oni ĉesas apliki al la malsana persono kuracilojn, medikamentojn aŭ, ĝenerale, farmakojn aŭ ajnan rimedon (inkluzive de nutraĵo) plu tenantajn lin viva.

    En kelkaj landoj oni jam akceptis tiun pasivan eŭtanazion. Tio signifas escepton de la normala devo helpi al homoj en danĝero aŭ senhelpa situacio.

    Aktiva eŭtanazio[redakti | redakti fonton]

    Oni donas al la malsana persono substanconfarmakon kiu, pro la dozo aŭ konsisto, plirapidigas aŭ antaŭigas ties morton. Se la persono estas agokapabla, sufiĉas disponigi al li la rimedon.

    Eŭtanazio en fikcio[redakti | redakti fonton]

    Beletro pri eŭtanazio[redakti | redakti fonton]

    Filmoj pri eŭtanazio[redakti | redakti fonton]

    "Mar adentro" ("For en maron"), de Alejandro Amenábar

    Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]