Saltu al enhavo

Eŭzebio de Dorileo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ευσέβιος Δορυλαίου
(397-459)
En la Dua Koncilio de Efezo, Papo Dioskoro de Aleksandrio kaj lia Ununatura Kristologio emerĝis triumfe. La Dunatura Kristologio de la Antioĥianoj estis kondamnita kaj la Papo Leono la 1-a de Romo trovis sin senpova por haltigi ĝin.
En la Dua Koncilio de Efezo, Papo Dioskoro de Aleksandrio kaj lia Ununatura Kristologio emerĝis triumfe. La Dunatura Kristologio de la Antioĥianoj estis kondamnita kaj la Papo Leono la 1-a de Romo trovis sin senpova por haltigi ĝin.
Persona informo
Naskiĝo 397
en Dorileo, nuna Eskişehir, Turkio, Orienta Romia Imperio
Morto 459
en Orienta Romia Imperio
Religio ortodoksa kristanismo vd
Lingvoj antikva greka vd
Ŝtataneco Bizanca imperio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo pastro Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Eŭzebio de Dorileo estis greka retorikulo, monaĥo, episkopo kaj defendanto de la katolika fido, kie li batalis kontraŭ la herezaj instruoj, precipe tiuj de Nestorio kaj Eŭtiko de Konstantinopolo, dum la nestoria polemiko pri Maria, la patrino de Dio. Li estis episkopo de la urbo Dorileo, kiu situas en Frigio (nuntempa Turkio).

Opozicio al Nestorio kaj Anastazio

[redakti | redakti fonton]

Fine de la 420-aj jaroj, la nove nomumita patriarko de Konstantinopolo, Nestorio, kaj presbitero nomita Anastazio[1] (ambaŭ el Antioĥio) predikis pri la greka vorto theotókos ("patrino de Dio") ĉar ĝi estis uzata rilate al Maria, patrino de Jesuo; ili petegis la homojn, ke Maria ne estu adorata aŭ aludata kiel tia. Anstataŭe, ili klarigis, ke ŝi estu nomata christotókos ("patrino de Kristo"): ia karakterizaĵo de ilia pli vasta kredo, ke Kristo naskiĝis kiel homo, kaj Dio loĝas en aŭ sur lin. Ĉi tio rapide altiris atenton de la ekleziaj aŭtoritatoj, kiuj malaprobis tian ŝanĝon pri terminologio rilate al Maria, same kiel de la kristana publiko.

Dum unu prediko de Nestorio pri ĉi tiu temo en 428 aŭ 429 p.K., Eŭzebio publike proklamis, ke "la eterna Vorto akceptis naskiĝi duan fojon", igante siajn kunaŭskultantojn ĉe la prediko superbrui Nestorion per simpatia aplaŭdo. Baldaŭ poste, letero estis sendita al Konstantinopolo, korelaciante la instruojn de Nestorio kun tiuj de Paŭlo el Samosata, hereza figuro de la antaŭa jarcento, kiu ankaŭ neis aŭ alie defiis la dian naturon en Kristo. Ĉi tiu letero nomiĝis la Contestatio[2] kaj estas ĝenerale atribuita al Eŭzebio de Dorileo. Eŭzebio eble fariĝis pastro baldaŭ post ĉi tiu okazaĵo.

Unua Koncilio de Efezo (431)

[redakti | redakti fonton]

Baldaŭ post la publika opozicio de Nestorio al Eŭzebio venis la kunvoko de la koncilio en Efezo por solvi la problemon de liaj instruoj, kie Nestorio estis finfine eloficigita. Tiutempe presbitero en Konstantinopolo nomita Eŭtiko alianciĝis kun Eŭzebio de Dorileo kontraŭ Nestorio, sed ne estas klare ĉu iu el ili ludis gravan rolon en la procedoj de la koncilio preter la akuzo, kiu estis plejparte direktita de Cirilo de Aleksandrio. Tamen, Eŭzebio certe gajnis iom da merito pro sia "Kontestado" kaj sincera opozicio al Nestorio, ĉar iam inter 431 kaj 448 li estis farita episkopo de Dorileo.

Akuzo de Eŭtiko

[redakti | redakti fonton]

Antaŭ 448 Eŭtiko troviĝis en konflikto kun la ortodokseco ĉar li defendis la ideon, ke Kristo estis farita el ĉiela karno kaj tial ne plene homa, aŭ alie neante la plenan homecon de Kristo. Ĉi tiuj vidpunktoj, kvankam kontraŭaj al tiuj de Nestorio, estis same heterodoksaj.

La kreskanta malamikeco inter Eŭtiko kaj aliaj klerikuloj kondukis al kunvokado de sinodo de la ĉefepiskopo Flaviano (kiu anstataŭigis Proklon en 446), kaj kiu hazarde estis malfavorigita ĉe Krizafio, potenca ministro kaj baptofilo de Eŭtiko, kaj ĉe la imperiestro Teodozio la 2-a. Ĉi tiun sinodon, nomitan la Koncilio de Konstantinopolo aŭ foje nomita la "hejma sinodo", prezidis Flaviano el Konstantinopolo.

Ĉe la sinodo, Eŭzebio de Dorileo prezentis al Flaviano leteron, detaligante siajn plendojn kontraŭ Eŭtiko, kaj ankaŭ esprimante sian pretecon atesti kontraŭ li persone. Eŭzebio rakontas, ke li avertis Eŭtikon plurfoje private, sed li estis ignorita. Flaviano insistis, ke Eŭtiko estu vokita al la sinodo por defendi sin, sed Eŭtiko rifuzis ĉeesti, ĉar li estis ĵurinta resti en sia monaĥejo "kvazaŭ ĝi estus tombo". Eŭzebio insistis pri sia akuzo, dirante, ke ĉe la sinodo estis sufiĉe da atestantoj por konfirmi siajn akuzojn kaj kondamni Eŭtikon, sed Flaviano plurfoje kunvokis Eŭtikon por veni kaj peti pardonon. Flaviano rimarkigis pri Eŭzebio post unu aparta kunsido: "Vi konas la fervoron de la akuzanto, fajro mem ŝajnas malvarmeta al li kompare kun pura fervoro por religio. Dio scias! Mi petegis lin rezigni kaj cedi; tamen, ĉar li persistis, kion mi povis fari?"

Kiam Eŭtiko fine ĉeestis antaŭ la koncilio, li rifuzis revoki siajn instruojn kaj estis eloficigita kiel herezulo.

"Latrocinium" aŭ "Koncilio de la Rabistoj" (449)

[redakti | redakti fonton]

La jaron post kiam Eŭtiko estis kondamnita en Konstantinopolo fare de Flaviano, la koncilio estis kunvokita de Teodozio la 2-a. Ĉi tiu koncilio estis instigita de apelacio al Teodozio, pere de Krizafio, fare de Eŭtiko mem por purigi sian nomon, restarigi sian titolon kaj puni siajn akuzantojn. Tiu koncilio fariĝus konata kiel la Latrocinium ("Koncilio de la Rabistoj") pro la letero de Papo Leono la 1-a al Pulkeria pri eventoj, kiuj okazis tie.

La patriarko de Aleksandrio, Dioskoro, estis nomumita por prezidi la koncilion, kiu okazis en Efezo. Flaviano estis la ĉefa akuzito ĉe la koncilio, ĉar li estis vidita kiel tiu, kiu detronigis Eŭtikon, sed Eŭzebio de Dorileo ankaŭ estis vokita. Dum la koncilio, Dioskoro dominis la procedojn, ne permesante, ke longa letero de la Papo Leono la 1-a (nun konata kiel la Tomo de Leono) estu legata pri la naturo de Kristo, nek permesante al Eŭzebio interveni por lia defendo. Li devigis episkopojn, sub minaco de perforto, adopti la procedojn de la koncilio kaj eloficigi Flavianon kaj Eŭzebion, kaj tion ili faris. Flaviano estis batita aŭ iel vundita en la tumulto rezultinta, tiel ke li mortis baldaŭ poste, sed Eŭzebio trovis rifuĝon ĉe Papo Leono la 1-a per apelacia letero.

Koncilio de Kalcedono (451)

[redakti | redakti fonton]

La eventoj de 449 estis kontraŭstaritaj de multaj, inter kiuj troviĝis Pulkeria, fratino de la imperiestro Teodozio la 2-a. Kiam la imperiestro mortis, Marciano sukcedis lin kaj kunvokis la Koncilion de Kalcedono en 451 por solvi la maljustecojn faritajn ĉe la Koncilio de la Rabistoj. Dioskoro estis eltronigita, Eŭtiko estis kondamnita duan fojon, kaj Eŭzebio de Dorileo estis reenpostenigita kiel episkopo. La nomo de Flaviano ankaŭ estis purigita per la nuligo de la decidoj faritaj ĉe la "Latrocinium". Eŭzebio prezentis peticion kontraŭ Dioskoro kaj ekzistas registraĵoj de liaj paroladoj ĉe la koncilio: "...Mi estis maljuste traktita de Dioskoro; la kredo estis maljuste traktita; Episkopo Flaviano estis murdita. Li, kune kun mi, estis maljuste elpostenigita de Dioskoro."

La plej grava rezulto de la lukto estis kredodeklaro konata kiel la Kalcedona difino de la kredo, kiun Eŭzebio de Dorileo helpis redakti, kvankam lia preciza signifo en tiu rolo estas necerta.

Post la Koncilio de Kalcedono, nenio plu estas konata pri Eŭzebio de Dorileo.[3]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Anastasius a Presbyter of Antioch
  2. Contestatio signifas Protesto en la latina.
  3. Ĉi-kuranta dokumento estis tradukita surbaze de la Angla samnoma Vikipedio.