E-horizonto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

E-horizonto estas subsurfaca malriĉigita grundhorizonto (troviĝas nur en genetike malpli junaj grundoj, sub surfaca A-horizonto, super la riĉigita B-horizonto. La ekesto de E-horizonto estas ligita kun grundformiĝaj procezoj de translokiĝo, malriĉiĝo. Parto de argilo, iam ankaŭ de seskvioksidoj estas translokigita en suban riĉigitan B-horizonton. Pro tiu ĉi diferenciiĝo la E-horizonto havas alian, pli helan koloron, rimarkeble malpli da argilo k.s. (laŭ diferenco de argil-enhavo inter E kaj B horizonto oni esprimas intenson de la procezo. Tipe diversa estas ankaŭ strukturo de grundo en tiuj ĉi du rilataj horizontoj. E-horizonto havas kelkajn bazajn subtipojn, laŭ kondiĉoj de ekesto, intenso de procezoj kaj laŭ translokigitaj materialoj (translokiĝas aŭ nur argilo, aŭ jam seskvioksidoj ktp).

Pri E-horizonto oni parolas rilate al iuj lesiveoj, podzoloj, pseŭdoglejoj, iuj solonecoj kaj kaze de kelkaj ekstereŭropaj grundoj.