E.T. The Extra-Terrestrial (filmo)
E.T. la Eksterterulo | |
---|---|
![]() | |
Originala titolo | E.T. the Extra-Terrestrial |
Produktadlando | Usono |
Filmita en | Usono |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 11-a de junio 1982 |
Daŭro | 115 minutojn |
Kameraado | Allen Daviau |
Reĝisoro(j) | Steven Spielberg |
Produktisto(j) | Steven Spielberg kun Kathleen Kennedy |
Muziko de | John Williams |
Ĉefrolantoj | Tamara De Treaux Henry Thomas Drew Barrymore Dee Wallace-Stone Robert MacNaughton Peter Coyote |
Produkto | Universal Studios |
E.T. – La Eksterterulo (originala titolo: E.T. the Extra-Terrestrial) estas usona sciencfikcia filmo reĝisorita kaj produktorita de Steven Spielberg, premierita en la jaro 1982 kun granda sukceso.
La filmo, kies registrado okazis inter septembro kaj decembro 1981 en Kalifornio (en kronologia maniero, por akiri plej konvinkajn kaj emocioplenajn aktoradojn), havis buĝeton de 10,5 milionoj da usonaj dolaroj kaj iĝis sukcesa, laŭdita de recenzistoj kaj publiko. Spielberg apartiĝis de la kutimaj rakontoj pri invadantaj kaj agresemaj aliplanedanoj: li montris vundeblan kaj amikan eksterterulon.
Intrigo[redakti | redakti fonton]
Malgranda aliplaneda estaĵo restas postlasita en Tero, kiam sia kosmoŝipo ekflugas sen li. 10-jaraĝa Elliott amikiĝas kun la eksterterulo, kaj donas rifuĝon al li en sia domo. Ambaŭ estas solecaj: Elliott sentas la foreston de sia patro kaj E.T. sentas la foreston de siaj kunuloj, kiuj postlasis lin je distanco de 3 000 000 lumjaroj. Ili travivas parte komikajn, parte tragikajn aventurojn. E.T. plu sopiras sian hejman mondon kaj volas voki al ĝi per telefono.
Registaraj oficistoj postulas minacon ĉar ili volas kapti la aliplanedanon. Ege drameca persekuto finiĝis en lastminuta eskapo de E.T. en la arbaron, antaŭ la okuloj de la oficistoj, kie nun la kosmoŝipo surteriĝas kaj kunprenas E.T.-on hejmen.
Rolularo[redakti | redakti fonton]
- Henry Thomas kiel Elliott
- Robert MacNaughton kiel Michael
- Drew Barrymore kiel Gertie
- Dee Wallace kiel Mary
- Peter Coyote kiel "Keys"
- K. C. Martel kiel Greg
- Sean Frye kiel Steve
- C. Thomas Howell kiel Tyler
- Erika Eleniak kiel la knabino, kiun Elliott kisas
Premioj[redakti | redakti fonton]
La filmo gajnis kvar Oskar-premiojn; plej bona filmomuziko, plej bona sono, plej bonaj sonefektoj kaj plej bonaj specialaj efektoj. Ĝi ankaŭ kandidatis por plej bona filmo, plej bona reĝisoro, plej bona originala scenaro, plej bona fotado kaj plej bona muntado.[1]
Libroj[redakti | redakti fonton]
- Melissa Mathison, Linda Sunshine, Timothy Shaner, Steven Spielberg, et al.: E.T.: Der Außerirdische. Vom Konzept zum Klassiker. Die illustrierte Geschichte des Films und der Filmemacher (OT: E.T. - The Extra-Terrestrial). Schwarzkopf & Schwarzkopf, Berlin 2002, ISBN 3-89602-409-4
- William Kotzwinkle: E.T., The Extra-Terrestrial in his Adventure on Earth. MCA Publishing, 1982 (romano okaze de la filmo)
Germanlingva eldono: E.T. – Der Außerirdische. Paul Zsolnay Verlag Gesellschaft m.b.H., Wien/Hamburg 1982 kaj Wilhelm Heyne Verlag, München