EEstor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
EEstor
negoco vd
Dum nekonata - nekonata/nuntempe
vdr

EEstor estas kompanio, kun sidejo en Cedar Park, Teksaso, Usono. Ĝi estas nova entrepreno, pioniro en nova energi-rezerva teknologio.

La kompanio pretendas, ke ĝi evoluis superantan tipon de superkondensatoro, uzante bariuman titanaton kun aluminia oksido kaj vitro, por efektivigi pli grandan kapaciton ol la ĝis nun surmerkatigitaj superkondensatoroj.

La kompanio asertas, ke ĝi povas produkti pli efikajn rezervajn sistemojn ol la kutimaj kemiaj baterioj. Ĝi volas prezenti fine de 2007 unu ekzempleron por aŭtomobiloj.

Richard Weir estas la gvidanto, inventisto de la firmao, kiu patentigis la teknologion.

Se la teknologio funkcias, oni bezonas 5-minutan ŝarĝon, kiu kostas $9 kaj oni povas veturi per malgranda aŭtomobilo kun tiu kondensatoro 500 mejlojn.

La entrepreno Feel Good Cars, Toronto, Kanado sciigis fine de aprilo 2007, ke ĝi investis $2.5 milionoj en EEStor.

Patento, angle[redakti | redakti fonton]

  • Electrical-energy-storage unit (EESU) utilizing ceramic and integrated-circuit technologies for replacement of electrochemical batteries; Weir, et al. (25-an de aprilo 25, 2006)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]