EO Communicator

El Vikipedio, la libera enciklopedio

EO Communicator estas la nomo de unu el la pioniroj de poŝkomputiloj, produktita far firmao AT&T. Tiu specimeno de fruaj poŝkomputiloj estis bazita sur procesoro Hobbit far AT&T, speciale projektita por la aparatoj. EO Communicator estis fabrikita en du formoj – 440 kaj 480. La unua havis procesoron kun frekvenco 20 MHz, kaj la dua – 30 MHz. La vivo de EO Communicator estis nelonga kaj finiĝis post apero de Newton MessagePad.

EO Communicator aperis ĉirkaŭ 1992; ĝi enhavis modemon kaj estis ligebla al poŝtelefono.