Monda Ekspozicio de 1998

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el EXPO 1998)
Pavilono de Portugalio en la Monda Ekspozicio de 1998 kun cementa vual-tegmento.

EXPO'98, Monda Ekspozicio de 1998, aŭ, oficiale, Exposição Internacional de Lisboa de 1998, kies moto estis "Os oceanos: um património para o futuro" (La oceanoj: heredo por la estonteco), okazis en Lisbono, Portugalio de 22a de Majo ĝis 30a de Septembro 1998. Ĝi celis la datrevenon de 500 jaroj de la Portugalaj malkovroj.

La zono elektita kiel sidejo de la ekspozicio estis la orienta limo de la urbo ĉe la rivero Taĵo. Oni konstruis diversajn pavilonojn, kelkaj el kiuj ankoraŭ servas al loĝantoj kaj vizitantoj, integritaj en la nune nomita Parque das Nações (Parko de la Nacioj), el kiuj elstaras la Oceanário (unu el plej grandaj akvarioj de la mondo kun reproduktado de 5 oceanoj kaj multnombraj specioj de mamuloj, fiŝoj, birdoj ktp., verko de la arkitekto Peter Chermayeff) kaj komplekso de transportoj kun ligiloj al metroo kaj fervojo (Estação do Oriente (Orienta Stacio), de la arkitekto Santiago Calatrava).

Tiu ekspozicio altiris ĉirkaŭ 11 milionjn da vizitantoj, spite de komencaj ĉirkaŭkalkuloj de 15 milionoj, kio rezultis en kritikoj kaj perdoj ĉe entreprenoj. Parto de la sukceso estis rilata al la kultura vigleco - por ekzemplo, ĉirkaŭ 5000 muzikeventoj konsistigis unu el plej grandaj muzikfestivaloj de la historio de la homaro. Arkitekture la Ekspo revoluciis tiun parton de la urbo kaj influis la strategiojn de urba reformo en Portugalio.