Eadric Streona

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eadric Streona
Persona informo
Eadric Streona
Naskiĝo 10-a jarcento
Morto 25-an de decembro 1017 (1017-12-25)
en Londono
Mortis pro mortpuno vd
Lingvoj angla vd
Familio
Edz(in)o Eadgyth vd
Profesio
Okupo magistrato • oficiro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Eadric Streona (m. 1017) estis anglosaksa grafo de Mercia. Streono verŝajne signifas la ekprenanto.

Eble li devenis de Ethelred (Wessex) Li estis ege favorata de Ethelred la 2-a (Anglio). En 1007 li iĝis magistratano de Mercia kaj edziĝis al Edita, filino de Ethelred. Li venkis la kimrojn, kvankam oni ne scias la detalojn.

Estas probable ke li plurfoje servis kiel perulo inter la anglosaksoj kaj la danaj invadantoj. Kontraste al Edmundo Ironside, la filo de Ethelred, li favoris pacigon kun la danoj eĉ se tio necesus la pagon de grandegaj sumoj da mono. Eadric kaj Edmundo Ironside iĝis malamikoj.

En 1009 Ethelred proponis grandan atakon kontraŭ la danoj. Eadric kontraŭis kaj malpersvadis la reĝon.

En 1012 li helpis savi Aelfheah de Canterbury de la danoj per kolekti elaĉetan monon.

En 1015 Knuto la Granda invadis Anglion. Eadric forlasis Edmundon Ironside kaj aliĝis al la invadantoj kune kun kvardek ŝipoj. Li estis senigita de sia posteno en Mercia. Post kiam Edmundo sukcese batalis ĉe Otford kontraŭ la danoj, Eadric realiĝis al li, sed sekvis plia perfido. Estis granda batalo ĉe Assandun la 18-an de oktobro 1016, kaj dum la batalado Eadric forlasis Edmundon kaj transiris al Knuto, tiel certigante la malvenkon de la anglosaksoj. Laŭdire li mortigis soldaton kiu similis al Edmundo kaj alt-tenis lian kapon, miskredante ke ĝi estas la kapo de la reĝo.

Kiam li ekregis Anglion, Knuto nomumis Eadric grafo de Mercia. Eadric akompanis Emma de Normandio, vidvino de Ethelred kaj estonta edzino de Knuto mem, al Normandio. Tamen Knuto ne tute fidis al Eadric. Kristnaskon 1017 li komandis la mortigon de Eadric: laŭlegende Knuto koleris ĉar Eadric venkis lin dum ŝakludo kaj rifuzis ŝanĝi la ludregulojn por ke Knuto venku. Verŝajne la kapo de Eadric estis surmetita sur la Ponto de Londono kaj lia korpo ĵetita en la Tamizon.

Kaj antaŭaj kaj modernaj historiistoj malaprobegas Eadric. Vilhelmo de Malmesbury priskribis lin kiel "forĵetaĵo de la homaro kaj riproĉo al la angloj", kaj Kavaliro Frank Stenton (moderna historiisto de la anglosaksa epoko) diris ke li estis viro "al kiu oni rajtas sendube atribui nesciatajn krimojn".