Saltu al enhavo

Early Games

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Early Games

Disvolvo Springboard Software
Eldoninto Counterpoint Software
Dato de lanĉo 1982: Atari 8-bit
1983: Apple II, C64, TRS-80, CoCo
1984: IBM PC
1986: Mac
Platformo Apple II, 8-bitaj Atari-komputiloj, Commodore 64, IBM PC, Macintosh, TRS-80, TRS-80 Color Computer
Ĝenro Edukada videoludo
vdr

Early Games, aŭ Early Games for Young Children sur la titolekrano (esperante Junaĝaj Ludoj por Infanoj) estas edukada videoludo fare de Counterpoint Software kaj Springboard Software, publikigita por 8-bitaj Atari-komputiloj en 1982. Ĝi estis desegnita de John Paulson. La ludo enhavas edukadajn ludetojn cele al infanĝardenanoj kaj desegnitajn por instrui bazajn kapablojn en matematiko, lingvo kaj logiko. Ĝi estis parto de la serio « Skill Builder », kune kun Fraction Factory, Match Maker kaj Piece of Cake.[1][2]

Dum 18-semajna periodo ĝis la 6-a de aprilo 1985, Early Games daŭre aperis en la vendolisto de Billboard en la kategorio de Plej Bona Edukada Programaro.[3] Post kiam ĝi malaperis la sekvan semajnon, ĝi reaperis en la 5-a loko la 20-an de aprilo 1985.[4] Antaŭ aŭgusto de tiu jaro, la ludo pasigis entute 36 semajnojn en la listo, tiam situante en la 3-a rango.[5] La 3-an de majo 1986, la ludo denove eniris la liston, je la 8-a rango.[6]

PC Magazine malfavore komparis la grafikojn de Early Games for Young Children kun tiuj de la konkurenca titolo My Letters, Numbers, and Words, kvankam ĝi laŭdis la praktikecon de ĝia menuo, fine donante al la programo poentaron de 10.5/18. My Letters, Numbers, and Words ricevis poentaron de 14.5/18 kompare.[7] Texas Monthly opiniis, ke la ludo estas "facile uzebla" kaj aldonis, ke kaj tiu ludo kaj Kids on Keys (fare de Spinnaker Software) estis bonegaj elektoj por la unuaj spertoj de junaj ludantoj kun komputiloj.[8] La gvidlibro Essential Guide to Atari Computers de InfoWorld rekomendis Early Games kaj Fraction Factory inter la plej bonaj edukadaj programaroj por 8-bitaj Atari-komputiloj.[9]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. (1984-12-11) PC Mag (angle). Ziff Davis, Inc..
  2. (1983-01-01) Teaching and Computers (angle). Scholastic.
  3. (1985-04-06) Billboard (angle). Nielsen Business Media, Inc..
  4. (1985-04-20) Billboard (angle). Nielsen Business Media, Inc..
  5. (1985-08-17) Billboard (angle). Nielsen Business Media, Inc..
  6. (1986-05-03) Billboard (angle). Nielsen Business Media, Inc..
  7. (1983-10-01) PC Mag (angle). Ziff Davis, Inc..
  8. (1984-10-01) Texas Monthly (angle). Emmis Communications.
  9. Mace, Scott. (1984) InfoWorld's Essential Guide to Atari Computers. Harper & Row, p. 46–53. ISBN 978-0-06-669006-3.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]