East Dunbartonshire
East Dunbartonshire | |||
---|---|---|---|
skote Aest Dunbartanshire, skotgaele Siorrachd Dhùn Bhreatainn an Ear | |||
administra regiono | |||
![]() | |||
![]() Blazono | |||
Lando | Skotlando | ||
Koordinatoj | 56° N, 4° U (mapo)55.933333333333-4.2166666666667Koordinatoj: 56° N, 4° U (mapo) | ||
Ĉefurbo | Kirkintilloch | ||
- koordinatoj | 56° N, 4° U (mapo)55.933333333333-4.2166666666667Koordinatoj: 56° N, 4° U (mapo) [+] | ||
Areo | 174,49 km² (17 449 ha) | ||
Loĝantaro | 108 640 [+] (2019) | ||
Denseco | 622,62 loĝ./km² | ||
ISO 3166-2 | GB-EDU | ||
|
|||
![]() |
|||
East Dunbartonshire | |||
![]() |
|||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||
East Dunbartonshire (jen angle, skote Aest Dunbartanshire, skotgaele Siorrachd Dhùn Bhreatainn an Ear, do "orienta Dunbartonshire") estas unu el la 32 lokaj administraj regionoj ("konsiliaj areoj") de Skotlando. Kiel indikas la nomo, ĝi estas (la orienta) parto de la samnoma historia brita graflando (en Skotlando nomata ŝiro) Dunbartonshire, sed ankaŭ entenas teritoriojn de la historiaj britaj graflandoj Lanarkshire kaj Stirlingshire - antaŭe ĝi estis parto de la pli larĝa historia kelta reĝlando Strathclyde. Administra centro de la konsilia areo estas la urbo Kirkintilloch. Laŭ takso meze de 2016 en la regiono vivis 107 500 loĝantoj.
La areo sitas nordokcidente de la urbego Glasgovo kaj entenas multajn suburbojn de ĝi. Krom tiun urbegon kaj la najbaran teritorion de West Dunbartonshire (do okcienta Dunbartonshire), la konsilia areo bordas la regionojn North Lanarkshire kaj Stirling.