Eaubonne
| Eaubonne | |||||
|---|---|---|---|---|---|
|
| |||||
| komunumo en Francio | |||||
| Blazono | |||||
| Administrado | |||||
| Regiono | |||||
| Departemento | |||||
| Arondismento | Argenteuil | ||||
| Kantono | Ermont | ||||
| |||||
| INSEE kodo | 95203 [+] | ||||
| Poŝtkodo | 95600 | ||||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
| Urbestro | Grégoire Dublineau | ||||
| Demografio | |||||
| Loĝantaro | 26 211 (2023) [+] | ||||
| Loĝdenso | 5 930 loĝ./km² | ||||
| Geografio | |||||
| Geografia situo | 48° 59′ N, 2° 17′ O (mapo)48.9913888888892.2797222222222Koordinatoj: 48° 59′ N, 2° 17′ O (mapo) [+] | ||||
| Alto | 54 m [+] | ||||
| Areo | 4,42 km² ( 442 ha) [+] | ||||
| Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
| Alia projekto | |||||
Eaubonne [obon] estas franca komunumo kaj pariza ĉirkaŭurbo, lokita en la departemento Val-d'Oise kaj en la regiono Francilio, apud Pontoise.
Ĝi havas proksimume 23 000 loĝantojn, kiujn oni kutime nomigas Eaubonnais [obone].
Geografio
[redakti | redakti fonton]La komunumo situas kore de la valo de la rivereto Montmorency, proksimume 15 kilometrojn nordokcidente de Parizo. Ĝi havas landlimojn kun la komunumoj Montlignon, Saint-Gratien, Andilly, Ermont, Margency, Saint-Prix kaj Soisy-sous-Montmorency.
La urbo oficiale dividiĝas en kvin kvartalojn : Flammarion nordokcidente, Jean-Jacques Rousseau nordoriente, Mont-d'Eaubonne centre, Paul Bert sude kaj Cerisaie - Jean Macé okcidente.

Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]La preĝejo Sainte-Marie estas monumento, kiu datiĝas de la 12-a jarcento : ĝi inspiris interalie la pentriston Maurice Utrillo. La hotelo de Mézières estis starigita en 1762. Ĝi fariĝis la urbdomo de la vilaĝo en 1913, sekve komunuma biblioteko kaj finfine ekspoziciejo.
La kastelo La Chesnaie estas franca historia monumento, konstruita en 1766. Ĝi estas bela kastelo, kies stilo estas tipa de la reĝado de Ludoviko la 15-a. En la parko de la kastelo ekzistis domo, kie loĝis Sophie Lalive de Bellegarde, nomita s-ino d'Houdetot, kaj kie ŝi kutime gastigis la verkiston Jean-Jacques Rousseau. La domo estis detruita dum la 19-a jarcento.
Famuloj
[redakti | redakti fonton]- Andor Adorján, hungardevena ĵurnalisto





