Eberhard Gmelin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Eberhard Gmelin
(1751-1809)
Germana kuracisto, samtempulo de Franz Anton Mesmer, kaj unu el la pionioroj pri animala magnetismo (aŭ kuracado de malsanoj per uzo de la universala fluidaĵo).
Germana kuracisto, samtempulo de Franz Anton Mesmer, kaj unu el la pionioroj pri animala magnetismo (aŭ kuracado de malsanoj per uzo de la universala fluidaĵo).
Persona informo
Naskiĝo 1-a de majo 1751
en Tübingen, Sankta Romia Imperio
Morto 3-a de marto 1809
en Heilbronn, Germana Imperio
Ŝtataneco Germanio [#]
Alma mater Universitato de Tübingen
Universitato de Lejdeno
Universitato de Vieno
Profesio
Profesio kuracisto [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

Eberhard Gmelin (1751-1809) estis germana kuracisto kaj unu el la plej renomaj en la urbo Heilbronn. Li estas aŭtoro pri diversaj libroj je medicino kaj praktikanto de kuracado per uzo de la animala magnetismo.[1] Li estis filo de Johann Georg Gmelin (1709-1755) kaj Marie Barbara Frommann (1709-1789).

Li estis frato de la juristo Christian Gottlieb Gmelin (1750-1823). Gmelin edziĝis en la 3-a de septembro 1772, en Heilbronn, kun Sophie Henriette Hartmann (05.09.1749 Neckar am Neckar - 02.11.1823 Heilbronn). Ŝi estis filino de la urbestro de Marbach am Neckar, Ferdinand Paul Hartmann (26.11.1706 Marbach - 09.11.1761 Marbach) kaj lia edzino Johanne Margarethe Schweikher (27.12.1710 Höfingen - 06.06.1753 Marbach).

Unuaj jaroj[redakti | redakti fonton]

En sia infaneco, Gmelin frekventis la Latinan Lernejon, en Tübingen kaj pli malfrue la Universitaton de Tubingeno. Li studis botanikon, kemion kaj la principoj de Herman Boerhaave kun sia onklo, la profesoro Philipp Friedrich Gmelin (1721-1768).

Ekde 1764 li interesiĝis pri medicino, kirurgio, fiziologio, patologio kaj jurmedicino kun la profesoro Georg Friedrich Sigwart (1711-1795); ĝenerala patologio kaj ĝenerala terapio kun profesoro Ferdinand Christoph Oetinger (1719-1772), frato de la pietisma prelato Friedrich Christoph Oetinger, kaj pri medicinaj demandoj ("materia medica") kun profesoro Christian Friedrich von Jäger (1739-1808).

Lia unua disertacio temis pri la nova kuracado de la varicelo, kaj lia dua disertacio temis pri juraj eksperimentoj ĉe dronintaj bestoj. Post akiri sian doktorecan gradon pri medicino, en 1769, li frekventis klasojn kaj praktikajn lecionojn en la Universitato de Lejdeno, kaj inter 1770-1771, en la Universitato de Vieno, li konatiĝis interalie kun la aŭstra kuracisto Anton de Haën (1704-1776). En 1771, Gmelin oficis kiel kuracisto unue en Feldkirch, en la Vorarlberg, Aŭstrio, kaj en marto 1772, en Urach, Württemberg.

Somere de tiu jaro, Gmelin iĝis oficiala kuracisto de la urbo en Freudenstadt, kie li tute respondecis pri Freudenstadt, Dornstetten, la Monaĥejo de Alpirsbach, la Monaĥejo de Reichenbach, interalie. En 1772, li edziĝis. En 1776, li elektiĝis kiel membro de la Imperia Akademio de Natursciencoj de la Leopoldina. La severa klimato de la Nigra Arbaro kompromitis lian sanon, tiele li skribis al kuracisto en Heilbronn.

Kuracisto en Heilbronn[redakti | redakti fonton]

Franz Anton Mesmer elmontrante la povojn de la animala magnetismo, en la Universitato de Vieno.

En la 15-a de junio 1778, Gmelin petskribis la oficon kiel "Physikus" (kuraciston) en Heilbronn, kvankam ne estis vakanta posteno. Pro siaj altaj kvalitoj, la Konsilantaro de Württemberg estrita de Christian Friedrich von Jäger (1739-1808) garantiis al li la provizoran postenon kiel kuraciston en Heilbronn en la 20-a de junio 1778. Post la neatendita morto de la tria kuracisto de la urbo, D-ro Johann Heinrich Sailer, en la 9-a de julio, 1778, Gmelin estis ricevita kiel Physicus ordinarius en la 10-a de oktobro 1778.

Malgraŭ la nova aktiveco, Gmelin enmatrikuliĝis, en 1779, en la "Universitato de Tübingen". En 1781-82 li bonsukcese kunbatalis kontraŭ gripo-epidemio, kaj tio rezultis al li salajran plialtigon de 150 florenoj. La Universitato de Tubingeno deziris lin kiel profesoron, sed Gmelin preferis ŝanĝi nenion en sia aktiveco-kampo. En 1785 li translokiĝis al Heilbronn kiel la dua kuracisto de la urbo. En 1791, li akiris domon en Heilbronn kaj estis nomumita la unua kuracisto de la urbo.

Kuraco-magnetismo[redakti | redakti fonton]

En septembro 1787, Gmelin plenumis je la unua fojo eksperimentojn kun animala magnetismo, iu alternativa kuraco-metodo per uzo de tuŝoj kaj hipnozo. Gmelin raportis laŭletere inter julio kaj septembro 1787 pri konsiderindaj kuracefikoj pere de ĉi-metodo, inkludante traktadon de Lisette Kornacher (1773-1858), filino de la urbestro de Heilbronn Georg Christoph Kornacher (1725-1803) kaj edzino de lia nepo Christian Johann Klett. Li rakontas ke li mem estis kuracata de iu certa "Madame Tschiffeli" laŭ tiu metodo.

Lastaj jaroj[redakti | redakti fonton]

En 1795, milithospitalo konstruiĝis en la orfejo kaj arestejo de Heilbronn, kaj la ĵus-alveninta malsanularo kunportis diversajn malsanojn trenitajn de la torentoj en la Napoleonaj Militoj. Kaj do Gmelin devis multe sindediĉi por la traktado de la bezonanta popolo. En sia testamento de 1805, la kuracisto raportas pri la progresiga fizika malkresko ekde 1797.

Do inter 1797 kaj 1798 li plenumis pli longajn ferivojaĝojn. En decembro 1800 la nepo de lia edzino kaj kuracisto Christian Johann Klett, kiu estis edziĝinta al lia antikva pacientino Lisette Kornacher en 1796, estis indikita kun posteno en Heilbronn, kaj tiam ekde 1801 Gmelin ekestis la tria doktoro de la urbo. Somere de 1803 li estris la enkondukon de la vacino kontraŭ la bova variolo, sed en septembro 1803 li rezignis al la posteno. Julie de 1805, lia nepo Klett iĝis lia sukcedanto. Printempe de 1805 Gmelin suferis apopleksian atakon, el kiu li ne rehavigis al si la fizikan sanon.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]