Eberhard von Regensberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eberhard von Regensberg
romkatolika episkopo
Eberhard von Regensberg, bildo el la episkopa kapelo de Seckau
Eberhard von Regensberg, bildo el la episkopa kapelo de Seckau
Persona informo
Naskiĝo ĉ. 1170
Morto 1-an de decembro 1246 (1246-12-01)
en Friesach (Karintio)
Religio katolika eklezio vd
Profesio
Okupo ĉefepiskopo • katolika episkopo vd
episkopo de Brixen
Dum 1196/98–1200
ĉefepiskopo de Salcburgo
Dum 12001246
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Eberhard von Regensberg (naskiĝinta ĉ. 1170, mortinta la 1-an de decembro 1246 en Friesach) estis episkopo de Brixen kaj inter 1200 kaj 1246 ĉefepiskopo salcburga. De salcburganoj li kromnomiĝis pater patriae pro sia strebo doni identecon kaj politikan memkonfidon al Salcburgio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Originante de ŝvabia nobela familio li iĝis jam frue, danke al perado de la onklo, kanoniko ĉe la katedralo de Konstanco (dokumenta mencio de 1190). Kun helpo de Diethelm kaj la Ŝtaŭfoj li iĝis brixen-a episkopo jam en 1196 preferante loĝadon aliloke. Tiam li studis teologion kaj jursciencojn.

En la 20.4.1200 li estis elektita ĉefepiskopo de Salcburgo kaj ricevis la konfirmon de papo Inocento la 3-a post persona apero Rome. Samtempe li mem devis oficiale promesi ne ĝeni la germanan tronheredantan kvereladon. Tamen li restis sekvanto de Filipo (Ŝvabio) partoprenante komence de 1202 ĉe la senditaro de la ŝtaŭfa partio protestanta Rome kontraŭ enmiksiĝo papa en la elekton de la germana reĝo.

Eberhard von Regensberg agnoskis la elekton de Otto la 4-a nur post la mortigo de Filipo. En somero 1210 li akompanis Otto-n al Italujo sen sekvi la tujan kontraŭpapan sintenon de Otto koncerne la papon kaj estis pro tio arestita. Tiam Eberhard estis devigita dokumente promesi al la Ŝtaŭfoj agi kontraŭpape en kazo de neceso.

Fakte Eberhard ne proklamis politikan anatemon de Otto, ovacionte Frederikon ne antaŭ marto 1213, kiam la plejparto de la aliaj germanaj princoj jam estis plenumintaj tion. Poste Eberhard evidentiĝis forta subtenanto de la porŝtaŭfaj anoj kaj ĉeestis ĉiujn tutregnajn decidoprenojn.

Aŭtune 1215 li troviĝis ĉe la kvara Laterana koncilio kaj ofte ĉe la kortegoj de Frederiko kaj Henriko la 7-a. En 1237 Eberhard agadis en Vieno dum la elekto de Konrado la 4-a kaj estis ŝatata peranto inter papo kaj imperiestro en Italujo en la jaroj 1227, 1230 kaj 1239.

Pli malpli sukcese li peradis por la imperiestroj en ties konfliktoj kun Henriko la 7-a kaj duko Frederiko la 2-a (Aŭstrio); ankaŭ perado en kvereloj de Henriko la 7-a kun duko Otto la 2-a (Bavario) kaj de Otto la 2-a kun la episkopoj de Freising kaj Regensburg ne tro bone pasis.

Kiam en junio 1239 en Cheb sukcesis konvinki la reĝon de Bohemujo kaj la dukon de Bavario garantii almenaŭ neŭtralecon, la dukon de Aŭstrujo eĉ esti en favoro de la imperiestro - papo Gregorio la 9-a minacis al Eberhard eĉ ekskomunikon. La papa komisiito Albert ĵetis anatemon sur Eberhard en la 10.9.1240 kaj postulis de Inocento la 4-a eĉ la detronigadon de la salcburgano.

Post la morto de Eberhard la porpapa frakcio de la katedralkapitulanaro salcburga malebligis entombigon en Salcburgo (kiu fine eblis nur en 1288).[1]

Graveco[redakti | redakti fonton]

Eberhard gravis kiel metropolito. Sukcese li malhelpis la memstarec-intencojn de la episkopoj de Gurk kaj la starigon de episkopujo de Vieno. Inverse li fondis la sufraganajn episkoplandojn de Chiemsee, Seckau kaj Lavant. Post forigo de multaj voktujoj kaj akiro de grafujoj, burgoj kaj bienoj li pligrandigis la posedaĵojn de la princĉefepiskoplando de Salcburgo kaj altigis ties internacian rolon.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Schaller, Hans Martin, "Eberhard II." Ĉe: Neue Deutsche Biographie 4 (1959), p. 231 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Dum jardekoj kuŝis lia kadavro neentombigita sub volbo de la preĝejo de Altenmarkt im Pongau. La ekskomunikadon malproklamis lia papa moŝto Nikolao la 4-a.).