Ebers-papiruso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La fragmento pri la flegado de kancero
La fragmento pri astmo

La Ebers-papiruso estas praegipta kuracista tekstaro el la jaroj de 1500 a.K. Ĝi estas la plej malnova konata medicina teksto.

La rulaĵo longas 20 m kaj entenas 700 magiajn tekstojn kaj popolajn kuracmetodojn pri ekz. krokodila mordo, doloro de piedfingra ungo aŭ metodoj purigi la loĝejon disde la fiinsektoj, ratoj.

Ĝi priskribas surprize precize la sangocirkulan sistemon, angiojn en la korpo, kaj tion, ke la koro estas centro de la sangocirkulado.

La Ebers-papiruso estis malkovrita en 1873 fare de la germana egiptologo kaj verkisto George Maurice Ebers.