Ebersbach-Neugersdorf

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ebersbach-Neugersdorf
Blazono
Ebersbach-Neugersdorf (Germanio)
Ebersbach-Neugersdorf (Germanio)
DEC

Map

urba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Saksio
Distrikto Distrikto Görlitz
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 03586
Poŝtkodo 02730 (Ebersbach)
02727 (Neugersdorf)
Aŭtomobila kodo GR
Oficiala Municipokodo 14626085
Politiko
Komunumestro Verena Hergenröder (senpartia)
Adreso de la administrejo Reichsstraße 1
02730 Ebersbach-Neugersdorf
Demografio
Loĝantaro 11441 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 51° 0′ N, 14° 36′ O (mapo)5114.6Koordinatoj: 51° 0′ N, 14° 36′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 430 m
Areo 20,45 km²
Oficiala retejo https://www.ebersbach-neugersdorf.de/
vdr

Ebersbach-Neugersdorf estas urba komunumo en Germanio, kiu ekestis la 1-an de januaro 2011 per kunigo de la antaŭe memstaraj najbaraj urboj Ebersbach kaj Neugersdorf. Ĝi troviĝas en la distrikto Görlitz de la federacia lando Saksio. Fine de 2010, tuj antaŭ la kuniĝo, la urba komunumo Ebersbach havis 7963 loĝantojn, la urbo Neugersdorf 5854: Fine de decembro 2022 la komunumo havis 11 441 loĝantojn.

Ambaŭ urboj, kaj Ebersbach kaj Neugersdorf, dokumente unuafoje menciiĝis en 1306 kaj do havas signifan historion. Jam en 1925 estis planoj administre kunigi la du loĝlokojn, sed praktike la plano tamen nur efektiviĝis en 2011.