Ebla

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ebla
antikva urbo • telo • historia lando • historia epoko • suverena ŝtato [+]
Koordinatoj35° 47′ 53″ N, 36° 47′ 55″ O (mapo)35.79805636.798611Koordinatoj: 35° 47′ 53″ N, 36° 47′ 55″ O (mapo)

Estiĝo-3000

Ebla (Sirio)
Ebla (Sirio)
DEC

Map
Ebla
Vikimedia Komunejo:  Ebla [+]
vdr
Restaĵoj de Ebla 35° 47′ 53″ N 36° 47′ 55″ O / 35.79806 °N, 36.79861 °O / 35.79806; 36.79861 (mapo)
Mapo de la Sirio de 2-a jarcento de la 2-a jarmilo a.K.

Ebla (arabe: إبلا) estas la antikva nomo [1] de la hodiaŭa Tel Mardiĥ, je ĉirkaŭ 60 km sud-ueste de Halepo, urbo de la norda Siria, kie en 1964 komenciĝis la prifosa kampanjo fare de arkeologia itala misio gvidata de Paolo Matthiae de la Roma Universitato "La Sapienza". La “tell” estis elektita pro la fakto ke ĝi situis en punkto preskaŭ meza inter Mezopotamio, Anatolio kaj Palestino, kie Ebla [2] povis ĝui de la avantaĝoj de la komerco kun tiuj zonoj, tra kiuj transiradis krudaj materialoj kiaj kupro, ligno, arĝento...

Malkovro[redakti | redakti fonton]

La prifosaĵoj ekis, en 1964, sur sennoma zono. En 1968 estis malkovrita statuo de Ibbit-Lim[3], unu el la reĝoj de Ebla, pro kio oni rajtis pensi ke la arkeologia situo vere estus la vera Ebla. En 1975 alvenis la konfirmo sekve de la malkovro de la reĝaj arĥivoj. Argilaj tabletoj kaj fragmentoj estis elfositaj en du apartaj arĥivoj, antaŭe 15.000 kaj poste aliaj 2.000 ĉirkaŭ entenantaj “Eblalingvajn” kunejformajn skribaĵojn, reirantajn al la epoko de la 3-a jarmilo a.K., pliprecize al la jarcentoj inter 2500 kaj 2200 a.K. El tiuj dokumentoj – kies lingvo estis studita kaj substance alproksimigita al la malĉifro de epigrafisto de la itala misio, nome Giovanni Pettinato, de la Roma universitata “La Sapienza” – liveriĝis la pruvo pri la ekzisto de granda urba kulturo ankaŭ en la Sirio de la 3-a jarmilo a.K., konsiderita ĝis tiam tro periferia rilate la mezopotamia kulturo de centroj kiel Sumero kaj Akado kaj ebliĝis enkadrigi Eblan kiel gravan komercan nodon krom kiel internacian potencon en la mondo ĉirkaŭa: la reĝo estis elektita de aristokrataro tipe komerca. Oni elfosis trovaĵojn atestantajn kontaktojn kaj komercajn interŝanĝojn, ĝenerale, kun la tuta areo de la antikva Proksima Oriento, kun Persio kaj Afganujo. Apartan atenton meritas la kontaktoj kun la Egiptio de la Faraonoj. En iu tombo, fakte, nomita “Sinjoro de la kapridoj”, estis trovita egipta milita sceptro, surskribata per la nomo de la egipta reĝo Hetepibra, krome eburaj fragmentoj de egiptaj bildoj de diaĵoj kiaj Hatoro, Sobeko, Amon-Reo.

Fondo de la urbo Ebla[redakti | redakti fonton]

Arkeologia areo de Ebla (2005).

La regno de Ebla troviĝis en strategia pozicio inter la gravaj regnoj de la antikveco. Estas atestataj kontaktoj kun Egiptio ekde la antikva aŭ prasiria bronzepoko (2600-2300 a.K.), danke ankaŭ al la interilatoj kun la Biblo, granda kosmopolita urbo de la libana marbordo. Je tiu epoko datiĝas, fakte, iuj ŝtonaj fragmentoj, diorita lampo kun kartuŝo de Raĥef (4-a dinastio, 2500 a.K.) kaj cirkla alabastra kovrilo kun kartuŝo de Pepi la 1-a (4-a dinastio, 2300 a.K.), elfosita ene de la tieldirita Palaco de la Unua Urbanizigo.

Urbo[redakti | redakti fonton]

La prifosaĵoj de la itala arkeologia misio ekaperigis la urban strukturon de Ebla: ampleksa murzono cirkloforma, fortikigita per grandangulaj fortegaj bastionoj, kie malfermiĝas kvar pordegoj kun, centre, la akropolo. La radiala strukturo povus deveni el koncepto pri cirkla universo. Restas ankaŭ murspuroj de la reĝa palaco kun ĉiuj ĝiaj sektoroj, kie estis trovita la ŝtataj arĥivoj, krom miloj da tabletoj kaj objektoj de komuna utiligo.

Reĝa Palaco (2400-2250 a.K.).

Registaro[redakti | redakti fonton]

La urbo estis gvidata de reĝo indikata per la sumera “en” anstataŭ “lugal” kiel en Mari kaj en Mezopotamio. La suvereno estis helpata de ministro. Estas menciataj la nomoj de tri reĝoj reĝantaj dum la fazo registrita en la arĥivoj, nome de Igrish-Halab, Irkab-Damu kaj Ish'ar-Damu, kaj tiuj de iliaj ministroj, nome ArruLUM, Ibrium kaj Ibbi-Zikir.

Religio[redakti | redakti fonton]

En la tabletoj de Ebla aperas la nomoj de ŝemidaj dioj (Dagan, Iŝtar, Reŝef, Kamiŝ, Hadado, He(l)bato Adamma), kaj aliaj nekonataj kiel ”Kura”, “Adabalo”, “Barama”, “Ganana; krome aperas nomoj de sumeraj dioj kiel Enki (Enki, Ninki, kaj TU), kaj [Hititoj|hititaj]] kiel Aŝtapi.

La nomo de iuj dioj kaj de iuj lokoj ŝajnis unuamomente similaj al tiuj registritaj en la Biblio (Vidu personajn bibliajn nomojn (kies samsone oni opiniis ekzistantaj en la lingvo de Ebla): Adamu, H’à-wa, Jabal, Abarama, Bilhah, Ishma-el, Isûra-el, Esau, Mika-el, Mikaya, Saul, David, kaj aliaj; kaj lokonomojn: Ashtaroth, Sinai, Jerusalem Sodom and Gomorrah, (Ye-ru-sa-lu-um), Hazor, Lachish, Gezer, Dor, Megiddo, Joppa, Ur. Kulmine de tio ŝajnis konfirmi ĉion la kunejforma skribita radiko “Jah” estis interpretita kiel praradiko de la Biblia tetragramo YHWH (kies prononco ne restis en la onia memoro), nome de Javeo laŭ la hebrea aludo. Ĉu, do, kultura ligo inter la Eblaa kulturo kun tiu de la Biblio, kie nomoj ŝajnas samsoni kiel tiuj de Ebla?
Sed postaj reanalizoj de elfositaj dokumentoj ne permesis ke tiu interpreto rezistu al la kritiko. Ĉiukaze, hodiaŭ la pridiskuto inklinas al la “nea interpreto”, kvankam la unua trovus puŝon en la triversia eblalingva himno “de la kreado”: Sinjoro de la ĉielo kaj de la tero:
la tero ne estis, ĝi estis kreita,
la matena lumo ne jam estis, ekzistas.[4]

Lingvo[redakti | redakti fonton]

La reĝa arĥivo de Ebla atestas la uzon de ŝemida lingvo, nome la Eblaa, kiun oni skribadis per kunejformaj karaktroj kiu hodiaŭ ebligas ke ni observu sekcon de la aktivecoj en la Palaco, ke ni konu iujn literaturajn verkojn kaj ke ni disponigu de la pli antikva vortaro de la historio: serio da argilaj tabletoj kun leksika dulingva (eblaa kaj sumera) vortlisto.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kvankam estas signoj de homa setlado ekde la 4-a jarmilo a.K., okazas nur inter 2500 kaj 2400 a.K. ke Ebla fariĝas centro de granda urba civilizo (je tiu epoko datiĝas la arĥivoj elfositaj) kiu sukcesas kontroli vastegan teritorion etendiĝas el la rivero Eŭfrato, oriente, ĝis Taŭruso, nord-ueste, kaj la nuna urbo Hama sude, kaj konkurencante kun la sumeraj urboj. Datiĝas je tiu epoko la konstruo de la “reĝa Palaco”. En 2300 a.K., Ebla estis detruita de Sargon de Akado, sinjoro de malgranda regno marĝene de la sumera areo kaj formita de ŝemida popolo: Sargom sukcesas unuigi la sumerajn urbo-ŝtatojn originante la unuan ”universalan regnon” (la dua estos tiu fondita de Hamurabi de Babilonio) kiu unuigas ĉiujn mezopotamiajn popolojn. Sekve de tiu unuiga evento, Ebla estis detruita ĉar evidente vidita kiel malhelpo al la imperia politiko de Sargono.

La vivo en Ebla reestabliĝis preskaŭ tuj kaj ĝuste en tiu epoko, kiu estendiĝas ekde 2300 al 2000 a.K., oni starigis la “arkaikan palacon” ĉe la norda flanko de la akropolo. Sed la urbo trafas en duan detruon, ĉirkaŭ en 2000 a.K.

Sur la restaĵoj de Ebla enloĝiĝis nomadaj popoloj, nome la Amoridoj, kiuj asimilis la lokan kulturon kaj, inter la 2000 kaj 1800 a.K., en la epoko prasiria, elstarigis novan urbon kiu, renaskiĝinta kun ŝemidaj gentoj, dotiĝis je nova reĝa palaco, nova potenca zonmuro kaj novaj temploj, kaj kiu, kvankam vasaliĝinta al la potenca regno de Jamĥad de Halepo, prosperis ĝis la dua duono de la -17-a jarcento kiam ĝi estis verke de Ĥattusili la 1-a denove detruita.[5]

Dum la periodo de la tieldirita “renaskiĝo” (1800-1750 a.K.), Ebla kreskigas la kontaktojn kun Egiptio ĝispunkte ke estis trovitaj kompletaj lotoj de egiptaj fabrikitaj objektoj en la tomboj de la reĝa nekropolo, situanta sub la areo de la norda palaco. Al la sama periodo apartenas, se konfirmi la intensajn rilatojn kun Egiptio, egiptostilaj objektoj kiel eburaj intarsoj reprezentantaj egiptajn diaĵojn, elfositajn en Eblaa areo destinita al laboratorejoj. Oni pridiskutas ĉu tiuj egiptaj diaĵoj estas lokaj kun egiptaj atributoj aŭ diaĵoj propraj de la egipta kulturo “importitaj” en la Eblaa kulturo.

Post 1600 jaroj Ebla ĉesis esti granda urba centro kaj sur ĝiaj gravegaj ruinaĵoj instaliĝis malgrandaj setlejaj grupoj dum la aramea epoko kaj dum tiu persa (ĝi estis sidejo de palaceto kaj de ruraj konstruaĵoj inter la -6-a kaj la –4-a jarcentoj kaj helenisma.
Dum la periodo romia-bizanca (3-6 jarcentoj p.K., Ebla famiĝis kiel sidejo de stilita monaĥejo. Fine ĝi estis lastafoje citita dum la Krucmilitoj kiam Ebla fariĝis, laŭ mallonga tempo, kristana kantonmento.

Arkeologia areo[redakti | redakti fonton]

Tiu arkeologia situanta najbare de la moderna vilaĝo “Tell Mardikh”, ampleksas ĉirkaŭ 60 ektarojn kaj estas ege videbla pro la defendocela murego alta 20 metrojn, kiu ĉe la bazo larĝiĝis ĝis 60 metrojn ĉirkaŭ kaj kiu ĉirkaŭis la urbon. La urbon oni eniradis tra kvar pordegoj: de Damasko suddirekte, de la stepo sud-ueste, de Eŭfrato en la direkto de nord-uesto, de Halepo nordirekte. La urbo evoluis ĉirkaŭ la akropolo kaj el la suda zono, kie la prifosantoj trovis la ruinaĵon de la reĝa palaco de la 3-a jarmilo a.K., kiu elstaris super la suda kvartalo de la urbo; en la malalta parto de la palaco kuŝis la administraj oficejoj, kun la salono de la arĥivo kaj tiu de la aŭdiencoj.
La restaĵoj de la 2-a jarmilo, male, troviĝas la okcidenta palaco, la templo de diino Iŝtar, la norda palaco, dum la reĝa palaco de la –2 jarmilo troviĝas, ĉiam norde, ŝirme de la akropolo.</ref>

La reĝa palaco de la prabronzepoko[redakti | redakti fonton]

Reĝa Palaco (2400-2250 a.K.)

La plej grava kaj impona monumento de la arkeologia areo de Tell Mardikh - Ebla estas la Reĝa Palaco G [6] . La prifosaĵoj en la okcidenta deklivo de la akropolo allumigis grandan reĝan palacon, nomitan de arkeologoj G (pro la areo G en kiu ĝi revenis al la lumo), reiranta al la ora epoko de Ebla: 2400-2250 a.K. La arkeologia teamo esploris grandparton de la Palaco G, kiu devis etendiĝi al eoste; la precipan kortegon, la eniran ŝtuparegon, la salonon de la arĥivoj kaj eron de la loĝa ĉambraro.

La palaca areo tiel dividiĝis:

1 – La ceremonia alo, konsekrita al la reĝaj akceptoj, formita de precipa kortego parte kovrita per tegmento subtenita de lignaj kolonoj, kiuj lasis spurojn de iliaj ekzisto, konsistantajn en grandaj cirklaj regularaj truoj.

2 – La administra alo, kie troviĝis intarsitaj perlamotaj objektoj. Superaj ĉambroj servis por loĝado kaj konservado de nutraĵoj, muelado de cerealoj, dispremo de olivoj kaj kuirado de manĝaĵoj...

3 – Reĝaj arĥivoj: en 1975 oni malkovris la reĝan bibliotekon. Temas pri kvadrata ĉambro en kiu oni trovis 17.000 argilajn tabletojn aŭ samspecaj fragmentoj. La tabletoj havas diversajn dimensiojn: iuj estas grandaj, kvadratoformaj kaj dimensias 45 cm. ĉiuflanke; aliaj, malpli grandaj, estas cirklaj. Tie konserviĝis, kaj esploristoj ilin trovis, administraj tekstoj, ekonomiaj, historiaj, juraj, religiaj. La lingvo apartenas al la familio de la ŝemidaj lingvaĵoj same kiel la grandparto de la akada lingvo de Mezopotamio. La incendio, provokita de la konkerantoj de Sargono, senvole “bakis” la tiujn tabletojn pro kio ili sin konserviĝis ĝis la malkovro de la arkeologia teamo.

La Sankta Areo de Iŝtar dum la bronzepoko[redakti | redakti fonton]

Sankta Areo de la diino Iŝtar (1800-1600 a.K.)

En la Malalta Urbo, nord-ueste, troviĝas la vasta areo dediĉita al la kulto de la precipa diino, nome Iŝtar.[7].

La areon (1800-1600 a.K.) formas tri malsamajn monumentoj: la templo de Iŝtar kaj serio de akcesoraj malgrandaj konstruaĵoj, monumenta ŝtono tipe unika en la tuta Proksima Oriento, kaj placo de la akvocisternoj, sur kies fundo estis trovitaj multaj votaj objektoj dediĉitaj al la diino Iŝtar.

Nuna stato de la arkeologia situo[redakti | redakti fonton]

La arkeologiaj prifosoj de Ebla, ĉiam zorge de la itala misio gvidata de profesoro Paolo Matthiae, plu daŭras. Ĵuse [8] estis prezentitaj du oraj kaj arĝentaj statuetoj, elfositaj dum la lasta prifosa kampanjo ,la objektoj estis trovitaj en la reĝa magazeno ŝirme de la arĥivoj. Eble temis pri reĝa standardo ĉar samokaze kaj samloke estis trovita ankaŭ bronza incensilo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Citita en la analoj de Tuthmose la 3-a, signifas “blanka ŝtono”, referencanta al la kalkoŝtonaj tersurfacoj sur kiuj oni konstruis la urbon
  2. Menciita en la akadaj raportoj de la 3-a jarmilo antaŭ Kristo, sed ĝis tiam serĉata kaj netrovita.
  3. La statuo Ibbit-Lim nun troviĝas en la nacia muzeo de Damasko.
  4. Tamen eĉ tiu traduko estas pridiskutata ĉar la lingvo de Ebla rezultas komplika. Jen la origina itala traduko: “Signore del cielo e della terra:
    la terra non è, è stata creata,
    la luce del giorno non era, è stata creata
    la luce del mattino non era [ancora] fatto esiste”.
    Jen ankaŭ la angligita teksto:
    Lord of heaven and earth:
    the earth was not, you created it,
    the light of day was not, you created it,
    the morning light you had not [yet] made exist.
  5. Tamen, laŭ aliaj arkeologoj, tio okazis sub la hitita reĝo Mursili la 1-a, 50 jarojn poste.
  6. Paolo Matthiae, Ebla: un impero ritrovato: dai primi scavi alle ultime scoperte, (Torino) 1995, p. 121-125
  7. Paolo Matthiae, Ebla: un impero ritrovato : dai primi scavi alle ultime scoperte, ( Torino) 1995, p. ?-?
  8. Paolo Brogi, Ebla, il ritorno delle due regine, el Corriere della Sera (eld. Roma) de la 9-a de oktobro 2007, p. 10; Paolo Matthiae, Ebla. Le due regine d'oro e d'argento, el Il Messaggero de la 15-a de oktobro 2007, p. 19.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Alfonso Anania - Antonella Carri - Lilia Palmieri - Gioia Zenoni, SIRIA viaggio nel cuore del medio oriente, Polaris 2009, p. 274-284
  • Paolo Matthiae, Ebla: un impero ritrovato: dai primi scavi alle ultime scoperte, Einaudi 1995
  • Pelio Fronzaroli, "Testi rituali della regalità", Archivi Reali di Ebla. Testi XI, Roma 1993
  • Jacopo Pasquali, "Il lessico dell'artigianato nei testi di Ebla", Firenze 2005

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]