Ebnat-Kappel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Ebnat-Kappel (stacidomo).
Ebnat-Kappel
Blazono de Ebnat-Kappel
Blazono de Ebnat-Kappel
Ebnat-Kappel
komunumo en Svislando
Kantono Sankt-Galo
Distrikto Elektodistrikto Togenburgo
Koordinatoj  47° 16' N, 9° 7' E
Nombro de loĝantoj 4926
Areo 43,57 km²
Alteco 630 m super marnivelo
Poŝtkodo 9642
Komunumkodo 3352
Mapo de Ebnat-Kappel
vdr

Ebnat-Kappel estas komunumo en la elektodistrikto Togenburgo, Kantono Sankt-Galo, Svislando. Ĝi havis 4926 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ebnat-Kappel situas sudoriente de Wattwil en la Supra Togenburgo ĉe la bordo de la rivero Turo.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Ebnat-Kappel limas en nordo al Wil, en nordoriento al Hemberg, en oriento kaj sudoriento al Nesslau-Krummenau, en sudo al Amden, en sudsudokcidento al Schänis, en sudokcidento al Kaltbrunn, en okcidentsudokcidento al Rieden, en okcidento al Gommiswald.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Ebnat-Kappel situas ĉe la trajnlinio de la Svisaj Sudorientaj Fervojoj de Wil SG al Nesslaŭ. Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo de Wattwil tra la Wildhaus-Pasejo al Buchs.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio datiĝas el la jaro 912 kiam bienposedanto el Uznach interŝanĝis terenon kun la Monaĥejo Sankt-Galo en la setlejo Howart en Ebnat-Kappel. Ebnat kaj Kappel fakte dum multaj jarcentoj estis sendependaj komunumoj, sed geografie kaj ekonomie jam de longe kunkreskis. En la jaro 1965 la du municipoj estis oficiale kunigitaj al la hodiaŭa politika komunumo. Laŭ decido de la komunuma estraro oni ek de la jaro 2007 oficiale devus skribi la nomon Ebnat Kappel sen ligostreketo, sed tiu decido ĝis nun nek trovis la akcepton de la homoj nek de la verkistoj kaj ankaŭ en la plej multaj oficialaj dokumentoj daŭre aperas la tradicia skribmaniero kun streketo.

Esperanto-Movado[redakti | redakti fonton]

En Ebnat-Kappel inter la jaroj 1910 kaj 1970 ekzistis laborista Esperanto-Grupo ĉirkaŭ la fervojisto Emil Zuberbühler. Emil mortis en Ebnat-Kappel la 19-an de marto 1987.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]