Ebona diospiro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ebonarbo)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ebona diospiro

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Erikaloj Ericales
Familio: Ebenacoj Ebenaceae
Genro: Diospiro Diospyros
Diospyros ebenum
J.Koenig
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La ebona diospiroebonarbo [1] (Diospyros ebenum) estas orientalisa arbospecio vegetanta en suda Barato kaj Srilanko. Ĝi estas bone konata por esti unu el la arboj kiuj produktas ebonon; la ligno de tiu arbo angle estas nomata Ceylon ebony (sri-lanka ebono) aŭ India ebony (hinda ebono), sed ofte simple nomata ebony (ebono).

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La arbo estas mez-granda, ĉiamverda, atingante altecon de 20-25 m. La folioj estas simplaj, ĉirkaŭ 6-15 cm longaj kaj 3-5 cm larĝaj. La frukto estas eta bero kun diametro de 2 cm, simila al eta persimono. Tiu malrapide kreskanta arbo estas hejma en sekaj kaj duonsekaj zonoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Plena Ilustrita Vortaro 2002, p. 241

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]