Ebrahim Alkazi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ebrahim Alkazi
Alkazi.jpg
Persona informo
Naskiĝo 18-an de oktobro 1925 (1925-10-18)
en Puneo
Morto 4-an de aŭgusto 2020 (2020-08-04) (94-jara)
en Nov-Delhio
Mortokialo korinfarkto
Lingvoj angla
Ŝtataneco BaratoBrita HindioDominio de Barato
Alma mater St. Xavier's College, Mumbai • Reĝa Akademio de Drama Arto
Okupo
Okupo teatra reĝisoro • artkolektanto
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Ebrahim ALKAZI (18a de Oktobro 1925 - 4a de Aŭgusto 2020[1][2]) estis barata teatroreĝisoro kaj teatrinstruisto. Alkazi estis strikta disciplinemulo kiu faris rigorajn esplorojn antaŭ produkti teatraĵon, kio kondukis al gravaj progresoj en scenografia dezajno. Liaj normoj estis poste tre influaj.[3] Li estis annkaŭ Direktoro de la Nacia Teatrolernejo, Nov-Delhio (1962–1977)[4][5][6] Li estis ankaŭ fama artoŝatanto, kolektanto kaj galeriposedanto, kaj fondis la Art Heritage Gallery en Delhio kun sia edzino, Roshan Alkazi.[7]

Surscenigante pli ol kvindek teatraĵojn en sia vivodaŭro, Alkazi uzis kaj proscenajn teatrejojn kaj subĉielajn spacojn. Liaj dezajnoj por subĉiela spacoj estis laŭditaj pro sia vida naturo kaj pro la originaj traktadoj kiujn li uzis por ĉiu teatra produktado, inklude tiujn kiujn li jam estis reĝisorinta antaŭe.[3] Trejnita en la "Royal Academy of Dramatic Art" (RADA), li ricevis la premion de BBC Broadcasting Award en 1950. Li reĝisoris ĉirkaŭ 50 teatraĵojn, kiel famaj prezentoj de la verkoj de Girish Karnad nome Tughlaq, de Mohan Rakesh nome Ashadh Ka Ek Din, de Dharamvir Bharati nome Andha Yug (inspirita el la Mahabarato), kaj nombraj teatraĵoj de Shakespeare kaj de Greka teatro.[4] Multaj el liaj fruaj teatraĵoj estis el Okcidento kaj estis luditaj en angla, tamen, Alkazi ŝanĝis ilin por inkludi hindiajn vidpunktojn por havi plian rilaton al la publiko.[3]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Rashtriya Sahara – Band 2, Ausgabe 2, 1991, p. 154
  2. Indian Express
  3. 3,0 3,1 3,2 Leiter, p.32 - 33
  4. 4,0 4,1 Meyer, p. 9
  5. Banham, p. 18
  6. Rubin, p. 158
  7. "Theatre is revelation (Interview)". The Hindu. 24a de Februaro 2008. Arkivita el la originalo la 2an de Marto 2008. Alirita la 27an de Majo 2021.

Referencoj[redakti | redakti fonton]