Ebrio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ebrio
L'ivresse de Polichinelle (la ebrio de Pulĉinelo) de Joseph Faverot (1894)

Ebrio estas korpa kaj mensa stato de iu kiu drinkis sufiĉan kvanton da alkoholaĵoj. Ofte ebria homo malbone aŭ malfacile parolas kaj balanciĝas. Ankaŭ li aŭ ŝi povus havi ruĝan vizaĝon kaj/aŭ ruĝajn okulojn. Ebriaj homoj foje faras agojn kiu ili ne farus normale. Ebrio povas kaŭzi grandan ŝanĝojn de emocioj, inkluzive de kolero, malĝojo, deprimo, ĝis ĝojego. Foje post ebrio homoj kapdoloras, tiu stato nomiĝas postebrio.

Ebrio en publika loko povas esti krima en iuj landoj, eventuale depende de la agoj kiuj akompanas ĝin. En plej multaj landoj, estas kontraŭleĝe gvidi aŭton en tiu stato.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. ¿Sabes cuáles son las tasas de alcoholemia permitidas en los países de la Unión Europea? La Vanguardia 11/07/2018 00:05. Alirita la 14an de decembro 2019.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]