Ecatepec de Morelos
Ecatepec de Morelos | |||
---|---|---|---|
municipo de Meksiko vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 55000 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 929 926 (2022) [+] | ||
Loĝdenso | 12 049 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 19° 36′ N, 99° 3′ U (mapo)19.6-99.05Koordinatoj: 19° 36′ N, 99° 3′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 2 250 m [+] | ||
Areo | 160,17 km² (16 017 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Ecatepec de Morelos Municipality [+] | |||
Ecatepec de Morelos estas komunumo en la Estado de México kaj antaŭurbo de Meksikurbo. La ĉefurbo de la komunumo estas San Cristóbal Ecatepec de Morelos.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La komunumo havis en 2005 (lasta popolnombrado de la Inegi) 1,688,258 loĝantojn. El tiuj 825.624 viroj kaj 862.6340 virinoj. La komunumo havas surfacon de 155.49 kvadratkilometroj kaj ĝi situas je 2250 metroj super la marnivelo. La kvanto de precipitaĵo estas 584.0 milimetroj.
La geografia koordinatoj de la komunumo estas 19° 36′ norda latitudo kaj 99° 3′ okcidenta longitudo.
Historio
[redakti | redakti fonton]En 1995 oni trovis tie restaĵojn de mamuto.
La plej frue aztekoj havis la lokon, kie tiam estis kontrolejo de komerca vojo. Ĝi estis grava loko en la 12-a jarcento. En 1517 hispanoj (precipe pastroj alvenis. En 1815 revolucia gvidanto José María Morelos estis tie mortpafita. En 1877 San Cristobál Ecatepec estis deklarita municipa vilaĝo kaj "de Morelos" aldoniĝis al la loknomo. Ĝi urbiĝis en 1980. Komence de la 21-a jarcento estas solvendaj la bona trinkakvo, kanalizado kaj forigo de banditismo.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]En Ecatepec la plej grava estas la industrio kaj iom da komerco kaj servoj. La loĝantoj prilaboras ferojn, kemiaĵojn, meblojn kaj teksaĵojn. Parto de la loĝantoj laboras en la ĉefurbo kaj laŭ taksoj la nigra laboro estas menciinda.
Klimato
[redakti | redakti fonton]La jara averaĝa temperaturo estas 14 °C. La plej varma estas en junio, tiam oni mezuras 30 °C-ojn. La plej malvarma estas en decembro, tiam oni mezuras 7 °C-ojn. Jare pluvas po 584 mm.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika katedralo
- monumento pri José María Morelos
- muzeo
- preĝejo San Cristóbal
- memordomo pri José María Morelos, kiu tie estis mprtpafita
- kulturdomo pri José María Morelos
- biblioteko
- 2 universitatoj
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- informoj pri la komunumo Arkivigite je 2014-03-09 per la retarkivo Wayback Machine en la retejo Enciclopedia de los Municipios de México (hispane)