Ecgfrith

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ecgfrith
reĝo de Northumbria
Regado 670–685
Persona informo
Ecgfriþ
Ecgfrith
Naskiĝo
Morto 20-an de majo 685 (0685-05-20)
en Battle of Dun Nechtain
Mortis pro morto dum batalo vd
Religio kristanismo vd
Etno Engloj vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Northumbria vd
Familio
Dinastio Leodwaldings vd
Patro Oswiu vd
Patrino Eanflaed vd
Gefratoj OsthrythAelflaedAldfrithAlhfrithAelfwine vd
Edz(in)o Aethelfryth • Iurminburg vd
Profesio
Okupo suvereno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ecgfrith (n. ĉ. 645, m. la 20-an de majo 685) estis reĝo de Northumbria, Anglio, de 670 ĝis sia morto.

Familio kaj frua vivo[redakti | redakti fonton]

Ecgfrith estis filo de Oswiu, kiu regis Northumbria de 641 ĝis 670. Laŭ la anglosaksa historiisto Bede, li estis ostaĝo en Mercia kiam Penda, tiam reĝo de tiu lando, invadis Northumbria en 654 aŭ 655. Tamen Penda malvenkis kaj estis mortigita, kaj poste Northumbria iĝis la plej potenca anglosaksa regno.

En 660 Ecgfrith edziĝis al Aethelfryth, filino de Anna, reĝo de East Anglia.

En 664 Oswiu nomumis Ecgfrith reganto de Deira, unu el la du regnoj kiu kuniĝis por krei Northumbria.

Regado[redakti | redakti fonton]

La 15-an de februaro 670 Oswiu mortis, kaj Ecgfrith heredis Northumbria. Post nelonge, subtenate de Sankta Wilfrid, ĉefepiskopo de Jorko, lia edzino Aethelfryth iĝis monaĥino kontraŭ la volo de Ecgfrith. Probable parte pro tio, sekvis akra kaj longdaŭra kverelo inter Ecgfrith kaj Wilfrid. En 678 Ecgfrith ekziligis Wilfrid. Antaŭ tiu jaro li denove edziĝis, al Eormenburg, malgraŭ ke Aethelfryth ankoraŭ vivis (ŝi mortis en 679).

Ecgfrith estis la unua reĝo de Northumbria (kaj eble de Anglio) sub kiu fabrikiĝis arĝentaj pencoj.

Eksterlandaj aferoj[redakti | redakti fonton]

Frue dum sia regado Ecgfrith venkis la piktojn kaj fondis novan regnon nomitan Lothian en suda Skotlando.

En 674 li venkis Mercia kaj gajnis Lindsey. En 679 estis plua militado kontraŭ Mercia (kies reĝo Aethelred la 1-a estis edzo de Osthryth, fratino de Ecgfrith). Dum batalo apud Rivero Trent mortis Aelfwine, frato de Ecgfrith. Per la interveno de Teodoro de Tarso, ĉefepiskopo de Canterbury, sekvis pacakordo per kiu Aethelred pagis la kutiman monpunon pro la morto de Aelfwine (sed regajnis Lindsey).

En 684 Ecgfrith sendis armeon sub sia ĉefa generalo Berht al Irlando. Berht kaptis multajn homojn kaj disrabaĵojn kiujn li reportis al Northumbria.

Morto[redakti | redakti fonton]

En 685, kontraŭ la konsiloj de Sankta Cuthbert, Ecgfrith invadis la piktan regnon sed malvenkis kaj estis mortigita. Laŭ legend, la morttagon lia edzino Eormenburg, ne dezirante atendi la revenon de Ecgfrith ĉe la ĉefurbo de Northumbria, vizitis la preĝejon de Carlisle kune kun Cuthbert: meze de la vizito Cuthbert haltis kaj diris al la reĝino, "Mi ĵus spertis vizion de la morto de via edzo. Reiru al via palaco kaj eskapu kun viaj idoj." Preskaŭ tuj alvenis mesaĝisto kun informoj pri la morto de Ecgfrith. Laŭ Bede, la malvenko iniciis la malkreskon de la potenco de Northumbria.

Ecgfrith estis sekvata de sia duonfrato Aldfrith.