Echichens

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Echichens
Blazono de Echichens
Blazono de Echichens
Blazono de Echichens
Preĝejo de Saint-Saphorin, komunumo Echichens
Preĝejo de Saint-Saphorin, komunumo Echichens
Preĝejo de Saint-Saphorin, komunumo Echichens
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Morges
Koordinatoj  46° 31′ 34″ N 6° 29′ 55″ O / 46.52611 °N, 6.49861 °O / 46.52611; 6.49861 (mapo)Koordinatoj: 46° 31′ 34″ N 6° 29′ 55″ O / 46.52611 °N, 6.49861 °O / 46.52611; 6.49861 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2496
Areo 13,25 km²
Alteco 466 m super marnivelo
Poŝtkodo 1112
Komunumkodo 5634
Mapo de Echichens
Mapo de Echichens
Situa mapo de Echichens
vdr

Echichens estas komunumo en la distrikto Morges en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 2496 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Echichens situas sur tavolo oriente de la rivero Morges en la Vaŭda Mezlando proksimume 100 metrojn super la nivelo de Lago Lemano, kiu situas 5 kilometrojn sude de la komunumo. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Echichens, Colombier, Monnaz kaj Saint-Saphorin-sur-Morges, kaj la vilaĝetoj Joulens kaj Le Vernay.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 13,25 km², de kiuj 6,3% estas kovritaj de arbaro, 82,7% servas por agrikulturo kaj 10,0% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Echichens limas en nordo al Vullierens, en nordnordoriento al Aclens, en nordoriento al Romanel-sur-Morges, en oriento al Bremblens, en sudoriento al Lonay, en sudo al Morges, en sudokcidento al Vufflens-le-Château, en okcidento al Vaux-sur-Morges, en okcidentonordokcidento al Clarmont, en nordokcidento al Appels kaj Sévery, kaj en nordnordokcidento al Cottens.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Echichens siutas flanke de la gravaj trafikvojoj, tamen ĝi facile atingeblas pere de konektaj vojoj de Morges. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas 2 kilometrojn sude de la komunumo apud Echichens. Pere de la poŝtaŭtolinio de Morges al Cossonay la komunumo estas konektita al la publika tranpsortreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Echichens datiĝas el la jaro 1131 kiel Chichens. Apud Joulens estis trovitaj restaĵoj de romia vilao kaj moneroj. Ek de la 12-a jarcento la katedrala kapitolo de Laŭzano kaj la Abatejo de Lago de Joux posedis ampleksajn bienojn en Echinchens. Echichens estis dum mezepoko subsenjorujo de la Senjoroj de Cossonay. Sub la berna regado Echichens apartenis al la Voktejo Morges, el kiu post la Helveta Revolucio de 1798 fariĝis la Distrikto Morges.[3] Kun efiko de la 1-a de julio 2011 la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Colombier, Monnaz kaj Saint-Saphorin-sur-Morges estis kunigitaj kun la komunumo Echichens.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]