Echinococcus multilocularis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Echinococcus multilocularis.

La tenio de la vulpo (Echinococcus multilocularis) estas specio de cestodo de la ordo Cyclophyllidea, kiu, kiel Echinococcus granulosus, okazigas la malsanon konatan kiel hidatidozo aŭ hidatida kiston en multaj mamuloj, kiel ronĝuloj kaj homoj.

Diference de E. granulosus, E. multilocularis produktas malgrandajn alveolajn kistojn (kio okazigas multilokulan infekton) kiu estas etendebla per metastazo al diversaj organoj. Kiam tiuj kistoj estas englutitaj fare de kanisedoj, normale pro konsumado de infektitaj ronĝuloj, okazas intesta infekto en la kanisedo.

La plenkreskaj vermoj produktas ovojn kaj proglotidojn kiuj estas lasitaj eksteren kun la fekaĵoj. Krome, tiuj proglotidoj estas kapablaj trapasi la anuson aktive. La ronĝuloj estas la peraj gastigantoj plej ofte, sed la homo povas infektiĝi konsumante hazarde ovojn aŭ proglotidojn.