Eclectus
Paro de Papuaj eklektoj (Eclectus polychloros)
| ||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Eclectus aŭ Eklektoj estas genro de papago, de la ordo Psittaciformes, kiu konsistas el kvar konataj ekzistantaj specioj konataj kiel eclectus-papagoj kaj la formortinta Eclectus infectus, nome la oceana eclectus-papago. La ekzistantaj eclectus-papagoj estas mezgrandaj papagoj indiĝenaj el regionoj de Oceanio, precipe de Nov-Gvineo kaj Aŭstralio. Maskloj estas plejparte helverdaj, inoj estas ĉefe helruĝaj. La maskla kaj ina eclectus iam estis konsiderataj malsamaj specioj. La konserva stato de la restantaj vivantaj specioj estas malplej zorgiga.[1] Eclectus-papagoj bone fartas en kaptiteco, kaj estas tre popularaj dorlotbestoj tra la tuta mondo.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]La eklekto-papagoj estas la plej sekse dimorfaj el ĉiuj papagaj specioj. La kontrasto inter la brile smeraldverda plumaro de la masklo kaj la intense ruĝ/viola plumaro de la ino estas tiel okulfrapa, ke la birdoj estis, ĝis la komenco de la 20-a jarcento, konsiderataj malsamaj specioj. Eklekto-papagoj ĝenerale havas grandan kapon kaj mallongan voston, kaj estas okulfrapaj pro sia koloro. Ili estas ĉirkaŭ 35–42 cm longaj.[1] Ili nekutime montras inversan seksan dikromatismon, formon de seksa dimorfismo, laŭ kiu la du seksoj havas malsaman koloron. Maskloj estas plejparte verdaj, kun brilruĝaj subflugiloj, bluaj unuarangaj flugilplumoj kaj flava beko, dum inoj estas okulfrape ruĝaj kun bluega ventro kaj nigra beko.[2]
Kutime kiam birdoj montras inversan seksan dimorfismon, ĝi venas kun seksrola inversigo, en kiu la maskloj, kiuj kutime kolektas manĝaĵon, estas lasitaj kovi ovojn, dum la ino manĝoserĉas. Gravas noti, ke ĉe la eklektoj, tia seksrola inversigo ne okazas. La masklo manĝoserĉas, dum la ino kovas la ovojn. Esplorado montris, ke ĉi tiu dimorfismo sen rola inversigo estas produkto de la maloftaj nestkavaĵoj, kaj la porelektaj premoj, kiuj akompanas ĉi tion.[3][4]
Oni supozas, ke seksa selektado influis ĉi tiujn birdojn tiel por provizi kamuflaĵon por la masklo, samtempe igante la inon altirilo, kio ne estas tio, kio kutime videblas ĉe sekse dimorfaj birdoj.[3] Bonaj nestolokoj malofte troveblas, do la hela kolorigo de la ino avertas aliajn masklojn pri inoj kun kavaĵoj en la areo, kun kiuj ili poste povas pariĝi. Ĝi ankaŭ servas kiel signalo al aliaj inoj, ke la nestoloko estas okupita. La masklo estas ĉefe respondeca pri akirado de manĝaĵo por la ino kaj papagidoj, do lia verda kolorigo provizas adekvatan kamuflaĵon kontraŭ predantoj, kiel ekzemple migrofalkoj, dum li estas en la pluvarbara kanopeo serĉante manĝaĵon. La masklo ankaŭ havas UV-koloraron en siaj plumoj, kio permesas al li aspekti ekstreme radianta al inoj, kiuj kapablas bildigi la UV-spektron, tamen resti kamuflita al predantoj, kiuj ne povas. Ĉi tiu unika koloraro estas pruvo de evolua kompromiso inter la bezono allogi kaj konkuri pri partneroj, kaj la risko de predado.[3][4]
La registrita vivdaŭro de Eclectus sp. varias vaste, de ~20 jaroj ĝis pli ol 60 jaroj. Ĉi tiu intervalo ŝuldiĝas plejparte al ilia relative lastatempa populareco en birdobredado, ĉar multaj individuoj en kaptiteco ankoraŭ ne atingis sian naturan vivdaŭron. Multaj posedantoj de eclectus-papagoj raportis aĝojn pli ol 45 jarojn, notante ke iliaj birdoj montras neniujn evidentajn signojn de aĝrilata sanmalkresko.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]La genro estis nomita de Johann Georg Wagler en 1832. La nomo deriviĝis el eklektos, antikvgreka por 'elektito'; Wagler agnoskis la latinigitaĵon en posta publikaĵo de la sama jaro.[5]
Estas kvin specioj nuntempe agnoskitaj en tiu genro, nome la jenaj:[6][7][8]

- Genro Eclectus
- Moluka eklekto, Eclectus roratus, kun tri subspecioj.
- Eclectus roratus roratus (granda eklekto) - centraj Molukoj inklude Buru, Seram, Ambon, Haruku kaj Saparua
- Eclectus roratus vosmaeri - nordaj Molukoj inklude Morotai, Halmahera kaj Obi
- formortinta Eclectus roratus westermani
- Sumba eklekto, Eclectus cornelia - Sumbo en Malgrandaj Sundoj
- Tanimbara eklekto, Eclectus riedeli - Tanimbaroj en sudaj Molukoj
- Papua eklekto, Eclectus polychloros, kun tri subspecioj. La iamaj subspecioj aruensis kaj biaki estas nun inkluditaj kun la nomiga subspecio, polychloros.
- Eclectus polychloros polychloros - sudorientaj Molukoj inkludr Aru kaj Kai, kaj Nov-Gvineo (inklude Biakoj)
- Eclectus polychloros solomonensis - Bismarkoj (inklude Admiralty-insuloj) kaj Salomonoj
- Eclectus polychloros macgillivrayi (Aŭstralia eklekto) - Kabjorka Duoninsulo kaj nordorienta Kvinslando
- formortinta Oceana eklekto (Eclectus infectus)
Antaŭ 2023, ĉiuj ekzistantaj formoj estis klasifikitaj kiel ununura specio, nome la eklekto-papago (E. roratus). La eklekto-papago estis dividita en kvar speciojn fare de la IOC en 2023; tion antaŭe faris la IUCN kaj BirdLife International.[6][8][9] Oni supozas, ke la oceana eklekto estas de la Malfrua Plejstoceno ĝis la Holoceno, kaj estis trovita en Vanuatuo, Fiĝioj, kaj sur la Tonga Arkipelago. Ĝi formortis antaŭ ĉirkaŭ 3 000 jaroj kiel rezulto de homa setlado en ĉi tiuj areoj dum tiu tempo.[1]
Inoj de la Papua (aŭ ruĝflanka), Salomona, Aŭstralia, Aru-Insula, kaj Biaki-eklektoj ĉiuj montras bluan okulringon, bluan bruston, kaj ne havas flavan koloron en sia plumaro. Kaj la Granda eklekto kaj la Vosmaera eklekto ne havas la bluan okulringon, kaj havas purpuran bruston. Kaj la Tanimbara kaj la Sumba eklektoj estas tute ruĝaj, sed la Sumba eklekto estas pli granda ol la Tanimbara, dum la Tanimbara havas flavan koloron sur sia vosto. La Aŭstralia eklekto estas la plej granda el ĉiuj subspecioj, je 37 cm.[10]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 1,2 Collar, Nigel; Kirwan, Guy M.; Boesman, Peter F. D. (2020-03-04), Billerman, Shawn M.; Keeney, Brooke K.; Rodewald, Paul G. et al., eds., "Eclectus Parrot (Eclectus roratus)" (in en), Birds of the World (Cornell Lab of Ornithology), doi:10.2173/bow.eclpar.01, https://birdsoftheworld.org/bow/species/eclpar/1.0/introduction, retrieved 2020-10-13
- ↑ (June 2008) “Ecology and Evolution of the Enigmatic Eclectus Parrot (Eclectus Roratus)”, Journal of Avian Medicine and Surgery 22 (2), p. 146–150. doi:10.1647/2007-031.1. 22688879. Alirita 2020-10-13..
- ↑ 3,0 3,1 3,2 (2005-07-22) “Extreme Reversed Sexual Dichromatism in a Bird Without Sex Role Reversal”, Science (en) 309 (5734), p. 617–619. doi:10.1126/science.1112774. Bibkodo:2005Sci...309..617H. 7592404. Alirita 2023-02-02..
- ↑ 4,0 4,1 (2008-07-01) “The ecological basis of unusual sex roles in reverse-dichromatic eclectus parrots”, Animal Behaviour (en) 76 (1), p. 97–103. doi:10.1016/j.anbehav.2008.01.013. 53197813.
- ↑ Gray, Jeannie. (2013) Australian Bird Names: A Complete Guide. Collingwood, Victoria: Csiro Publishing. ISBN 978-0-643-10471-6.
- ↑ 6,0 6,1 Parrots, cockatoos. Arkivita el la originalo je 12 December 2021. Alirita 2a de Februaro 2023 .
- ↑ Species Updates IOC Version 13.1. Arkivita el la originalo je 20 October 2020. Alirita 2a de Februaro 2023 .
- ↑ 8,0 8,1 Archived 2019 topic: Eclectus Parrot (Eclectus roratus) is being split: Assessment of newly recognised taxa (23a de Majo 2019). Arkivita el la originalo je 14a de Januaro 2022. Alirita 17a de Decembro 2020 .
- ↑ (6 August 2019) “Sumba Eclectus”, IUCN Red List of Threatened Species. Alirita 31a de Decembro 2020..
- ↑ Eclectus Parrots - Sub-species Identification | Beauty of Birds. Arkivita el la originalo je 2020-09-19. Alirita 2020-10-13 .
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Eclectus researcher Robert Heinsohn's [1]
- Eclectus photo collection (el Retarkivo {{{1}}}) el Drexel University
- sexual selection and ecology
- Eclectus roratus fact sheet
- Eclectus infectus fact sheet
| ||||||||||||||||||


