Edda-poemoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Edda poemoj)

Dum la periodo de ĉirkaŭ 900 ĝis 1100 estas verkitaj en Islando la tiel nomitaj Edda-poemoj (Eddukvæði). La plej multaj el tiuj poemoj estis kolektataj en unu libron, nomata Edda aŭ Poezia Edda je la dek-tria jarcento kaj ties nomojn ili ricevis de nomo de tiu libro. Kvankam tiu manuskripto estis skribita en Islando ĝi ankaŭ estas nomita Codex regius (Libro de la reĝo) pro sia longtempa rezervado en en la Reĝa Biblioteko en Kopenhago. En Poezia Edda estas konservataj 29 poemoj. Ankaŭ kelkaj samtemaj poemoj troviĝas en manuskripta fragmento AM 748 I a 4to en Instituto de Árni Magnússon en Islando kaj unuopaj en aliaj manuskriptoj.

Edda-poemoj dividiĝas en du ĝenroj: diaj poemoj kaj heroaj poemoj. La diaj poemoj temas pri la skandinavaj paganaj dioj kaj mitoj sed la heroaj poemoj precipe estas epopeoj el malnovaj ĝermanaj tempoj en Mez-Eŭropo. Ili rakontas pri herooj kiel Sigurd, mortiginto de la drako Fafnir, Atli (Atila) la reĝo de la Hunoj, kaj Gudrun, filino de Gjuki, kaj tiel plu.

La plej famaj el la poemoj pri la paganaj mitoj sendube estas HávamálParolo de Odino, en kiu Odino mem eldiras sian saĝecon, kaj VöluspáAntaŭdiro de la aŭguristino. En Parolo de Odino aperas etoso kaj saĝeco de la olda norena kaj ĝermana paganismo. Tiel estas ekzemple dirite en 15-a strofo en traduko de Baldur Ragnarsson:

Silenta kaj atenta

estu viro

kaj brava en batalo.

Ĝoja kaj gaja

li ankaŭ estu

ĝis la fina morto.

Kaj en 76-a strofo estas la fama eldiraĵo:

Brutaro mortas,

mortas parencoj,

ankaŭ vi mortas.

Sed bona fam’

al akirinto

mortas neniam.[1]

Antaŭdiro de la aŭguristino (Völuspá) koncize prezentas la mondan sistemon kaj la kosmografion de la malnova paganismo en la nordaj landoj. En Esperanto jam troveblas dek Edda-poemoj en traduko de Baldur Ragnarsson en la Poetika retejo.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Íslenzk fornrit: Eddukvæði I-II. Ritstjóri Þórður Ingi Guðjónsson. Jónas Kristjánsson og Vésteinn Ólason gáfu út. Hið íslenzka fornritafélag. Reykjavík 2014.