Eddie Murphy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eddie Murphy

Eddie MURPHY (naskiĝis la 3-an de aprilo 1961 en Novjorko) estas usona ŝercisto kaj aktoro.

Murphy naskiĝis en la novjorka kvartalo Brooklyn [bruklin], plenkreskis en Hempstead. Lia bona humuro, lia prezenta kapablo estis okulfrapaj jam en la gimnazio. Li ludis en Brooklyn en la aĝo de 15 jaroj memstarajn vesperojn en la randurbaj junularejoj - je 25-50 dolaroj-, kie li amuzis la publikon per siaj propraj tekstoj.

Pli poste li daŭrigis sian karieron en la spektaklo Saturday Night Live de NBC, poste rolludis en multaj amuzfilmoj, ekz. en la serio de Beverly Hills Cop.

Li ankaŭ sinkronizas filmojn, ekz. li donis la voĉon por la Mulo en Shrek kaj por la ĉina drako en la Mulano.

Eddie Murphy vivis kun sia edzino Nicole Mitchell kaj 5 infanoj en New Jersey, ĝis divorco en 2005.