Saltu al enhavo

Eddie Palmieri

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eddie Palmieri
Persona informo
Naskiĝo 15-an de decembro 1936 (1936-12-15)
en Bronkso
Morto 6-an de aŭgusto 2025 (2025-08-06) (88-jaraĝa)
en Hackensack
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Frat(in)o Charlie Palmieri (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Infano 1
Okupo
Okupo bandestro
komponisto
drumisto
ĵazmuzikisto
dirigento
pianisto
muzikisto Redakti la valoron en Wikidata
TTT
Retejo http://www.eddiepalmierimusic.com/
v • d • r

Eddie Palmieri (15-an de decembro 1936 en Novjorko - 6-an de aŭgusto 2025) estis usona pianisto kaj bandestro. Li estas konsiderata kiel unu el la pioniroj de latinamerika, kuba kaj afrik-kuba ĵazo kaj hejmis ankaŭ en salso kaj novjorka salso.

Vivo kaj verkado

[redakti | redakti fonton]

Liaj parte italdevenaj gepatroj elmigris en 1926 el Ponce kaj ekloĝis en Hispana Harlemo, latinamerika geto en Manhatano. Palmieri muzikis jam en la aĝo de kvin jaroj. Li interesiĝis jam frue pri ĵazo kaj sekvis pianludo-lecionojn. En la aĝo de dek unu jaroj li prezentis en Carnegie Hall. Aĝe 14 jarojn Palmieri fondis sian unuan ensemblon kaj muzikis ankaŭ en aliaj grupoj, ekzemple ĉe Tito Rodríguez.

En la jaro 1962 li fondis la ensemblon La Perfecta, per kiu li popularigis la stilon ĉarango, kaj surdiskigis Lo Que Traigo Es Sabroso samkiel Muñeca. En 1968 la grupo malfondiĝis.

En 1971 li surdiskigis kune kun sia frato (orgeno) Vamos Pa'l Monte kaj Eddie Palmieri & Friends in Concert, Live at the University of Puerto Rico. En 1976 Palmieri ricevis kiel unua latinamerikano Gremion por The Sun of Latin Music.

En la 1980-aj jaroj li ricevis du Gremiojn por Palo Pa Rumbo kaj Solito. En la jaro 1987 li surdiskigis La Verdad, jaron poste El Rumbo Del Piano. En la 1990-aj jaroj li koncertis i. a. kun la stelularoj Fania All-Stars kaj Tico All-Stars. En 2000 li anoncis sian retiriĝon el la muziknegoco. Li surdiskigis tamen ankoraŭ kune kun Tito Puente la albumon Masterpiece, por kiu li ricevis sian entute sesan Gremion.

  • La Perfect, 1962
  • El Molestoso, 1963
  • Lo Que Traigo Es Sabroso, 1964
  • Echando Pa'lante (Straight Ahead), 1964
  • Azucar Pa'ti (Sugar for You), 1965
  • Mozambique, 1965
  • El Sonido Nuevo: The New Soul Sound, 1966 (kun Cal Tjader)
  • Bamboleate, 1967 (kun Cal Tjader)
  • Molasses, 1967
  • Champagne, 1968
  • Justicia, 1969
  • Superimposition, 1970
  • Vamonos Pa'l Monte, 1971
  • Live At the University of Puerto Rico, 1971
  • Harlem River Drive, 1971
  • Recorded Live at Sing Sing, Vol. 1, 1972
  • Recorded Live at Sing Sing, Vol. 2, 1972
  • Sentido, 1972
  • The Sun of Latin Music, 1973
  • Unfinished Masterpiece, 1974
  • Lucumi, Macumba, Voodoo, 1978
  • Eddie Palmieri, 1982
  • Palo Pa Rumba, 1984
  • Solito, 1985
  • The Truth, La Verdad, 1987
  • Sueno, 1992
  • Llego La India via Eddie Palmieri, 1992 (kun La India)
  • Palmas, 1994
  • Arete, 1995
  • Vortex, 1996
  • El Rumbero Del Piano, 1998
  • Live, 1999
  • Masterpiece / Obra Maestra, 2000 (kun Tito Puente)
  • En Vivo Italia, 2002
  • La Perfecta II, 2002
  • Ritmo Caliente, 2003
  • Listen Here!, 2005
  • The Brian Lynch/Eddie Palmieri Project: Simpático, 2006 (Grammy)
  • Salsa Brothers, 2011 (kun Charlie Palmieri)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]