Ede László

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ede László
Persona informo
Naskonomo Lőwy Ede Dezső
Naskiĝo 5-an de majo 1859 (1859-05-05)
en Simontornya
Morto 25-an de januaro 1933 (1933-01-25) (73-jaraĝa)
en Budapeŝto
Mortokialo pulma edemo
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo kemiisto • vinfaristo • lektoro
vdr

Ede László [lAslO], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo László Ede Dezső estis hungara kemiisto, altlerneja instruisto. Lia origina familia nomo estis Lőwy [lOvi] ĝis 1883.

Ede Lőwy[1] naskiĝis la 5-an de majo 1859 en Simontornya, li mortis la 25-an de januaro 1933 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ede László devenis el juda familio. Li frekventis mezlernejojn en Székesfehérvár kaj Budapeŝto, poste li studis en Teknikuniversitato palatino József kaj en simila universitato en Munkeno. Post la kemia diplomo en 1881 li estis asistanto en universitato József. Inter 1884-1886 li studvojaĝis helpe de stipendio en Francio. Hejmenveninta li estis altrangigita lektoro (en 1890 jam privata instruisto, en 1905 titulara eksterordinara instruisto) kaj instruis plu. Intertempe en 1889 li akiris pedagogian diplomon. En 1923 li emeritiĝis. Li plej multe okupiĝis pri kemiaj rilatoj de vinoj.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Magyarországi agyagok chemiai és mechanikai elemzése, tekintettel ipari alkalmazhatóságukra (premiita, ankaŭ germane, 1886)
  • A bor extrakt tartalmának gyors meghatározása (1890)
  • A természetes és gyártott bor felismerése (1893)
  • A bortőrvény ügyéről (1895)
  • Borászatunk fejlődése (1920)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]