Ede Tóth

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ede Tóth
Persona informo
Naskiĝo 14-an de oktobro 1844 (1844-10-14)
en Putnok
Morto 26-an de februaro 1876 (1876-02-26) (31-jaraĝa)
en Budapeŝto
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per tuberkulozo vd
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto vd
Ŝtataneco Hungario vd
Profesio
Okupo verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ede Tóth [tOt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tóth Ede estis hungara dramisto, membro de Societo Kisfaludy (1876).

Ede Tóth [1] naskiĝis la 4-an de oktobro 1844 en Putnok, li mortis la 26-an de februaro 1876 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ede Tóth post lernado estis komercisto en sia naskiĝurbo, poste en Pest (urbo). Baldaŭ li lernis en Sárospatak, kie li komencis verki poemojn. En 1864 li aliĝis al migranta trupo en Kisvárda, sed li ne estis sukcesa aktoro. En 1871 li edziĝis. Post 3 jaroj li atingis la unuan lokon pri teatraĵoj. En 1875 li ricevis postenon en Nacia Teatro (Budapeŝto), samtempe lia verko estis prezentita. En la sama jaro li denove atingis la unuan lokon pri teatraĵoj, tio portis tutlandan konatecon. En 1876 li malsaniĝis pro la pli frua mizereca vivo kaj li mortis.

Elektitaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • A falu rossza (1875) - lia unua sukceso
  • A tolonc (1878) - teatraĵo kun muziko
  • Elektitaj poemoj (1881)
  • Verkoj de Ede Tóth - (1894) 3 volumoj
  • Elektitaj verkoj de Ede Tóth - (1902)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo en Putnok
  • busto en Sárospatak (1972) [2]

Fontoj[redakti | redakti fonton]