Ede Zathureczky
Ede Zathureczky | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 24-an de aŭgusto 1903 en Igló (Hungara reĝlando) |
Morto | 31-an de majo 1959 en Bloomington |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt (–1922) |
Okupo | |
Okupo | violonisto muzikinstruisto |
Ede ZATHURECZKY [zaturecki], laŭ hungarlingve kutima nomordo Zathureczky Ede estis elstara hungara violonisto, altlerneja instruisto kaj framasono.
Ede Zathureczky naskiĝis la 24-an de aŭgusto 1903 en Igló (Hungara reĝlando, nuntempa Spišská Nová Ves en Slovakio), li mortis la 31-an de majo 1959 en Bloomington (Indianao).
Vivo
[redakti | redakti fonton]Ede Zathureczky frekventis muzikan lernejon, dume eĉ tiam li faris koncertojn. La debuta koncerto okazis en 1911. Post 7 jaroj li plulernis en Budapeŝto en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt. Poste li koncertis ekzemple en Italio, Berlino, Novjorko, Chicago, Prago, Vieno. Inter 1929-1943 li instruis en la muzikakademio, poste ĝis 1956 li estris la akademion. Dum la socialismo li ricevis vojaĝeblecojn nur al la socialismaj landoj, tial dum la Hungara revolucio de 1956 li disidis. En Bloomington li instruis en la universitato. Li ricevis premion Kossuth en 1955, pli frue ankaŭ aliajn premiojn. Li estis framasono.
Elektitaj disĉiploj
[redakti | redakti fonton]- Sándor Devich
- Ferenc Halász (muzikpedagogo)
- Ferenc Jancsin
- Pál Járdányi
- Béla Katona (violonisto)
- Péter Komlós
- Dénes Kovács (violonisto)
- Sándor Lakatos
- György Pauk
- Nándor Sára
- József Szász (violonisto)
- László Szendrey-Karper
- Mihály Szűcs
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Hungara Vikipedio