Edgar Frank Codd

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Edgar F. Codd)
Edgar Frank Codd
Persona informo
Edgar Frank Codd
Naskiĝo 19-an de aŭgusto 1923 (1923-08-19)
en Isle of Portland
Morto 18-an de aprilo 2003 (2003-04-18) (79-jara)
en Miami-Dade County
Mortis pro naturaj kialoj [#]
Mortis per korinfarkto [#]
Lingvoj angla [#]
Ŝtataneco Unuiĝinta ReĝlandoUsono [#]
Alma mater Exeter CollegeUniversitato de Miĉigano • Poole Grammar School [#]
Profesio
Okupo komputikisto • matematikisto • universitata instruisto [#]
Laborkampo komputiko [#]
Doktoreca konsilisto John Henry Holland [#]
Verkado
Verkoj ĉela aŭtomato de Codd ❦
A relational model of data for large shared data banks [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Edgar Frank CODD, nomata ankaŭ Ted, naskiĝis la 23-an de aŭgusto 1923 en Portland Insulo, Dorset kaj mortis la 18-an de aprilo 2003 en Williams Island, Florido. Li estis informadikisto kaj grave kontribuis al la evoluo de rilataj datenbankoj.

Studinte matematikon kaj kemion ĉe Exeter-Kolegio de Universitato de Oksfordo, Codd en 1948 elmigris al Novjorko kaj tie laboris por IBM kiel matematika programisto. En 1953 li ĉagreniĝis pri la politiko de Joseph McCarthy kaj transloĝiĝis al Otavo en Kanado.

Liaj esploroj kondukis al publikigo de fama artikolo "A Relational Model of Data for Large Shared Data Banks" (rilata modelo de datenoj por grandaj komunuzaj datenbankoj) en 1970. Je lia bedaŭro IBM ne interesiĝis pri la afero kaj lasis la ekspluatadon de la ideoj de Codd al aliaj, ekzemple firmao Oracle.

En 1981 Codd ricevis la Premion Turing.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]