Edgar Wallace

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Edgar Wallace

Edgar WALLACE, realnome: Richard HORATIO (naskiĝis la 1-an de aprilo, 1875, mortis la 10-an de februaro, 1932) estis brita verkisto.

Kiel eksteredzeca filo de aktoro li naskiĝis en Greenwich. Tuj poste lin adoptis Londona fiŝvendisto. Li ne finis la lernejon, elprovis sin i.a. kiel maristo kaj presisto. Fine li fariĝis ĵurnalisto, raportis pri milito en Sudafriko kaj pri sporteventoj.

En la jaro 1904 aperis lia unua krimromano The Four Just Men, kiu ne laste per forta varbado far la aŭtoro fariĝis ege populara. Sekvis aro da pliaj krimromanoj kaj rakontoj, kies ĉefa karakterizaĵo ne estis la rivelo de la krimo, nek psikologia profundeco, sed timigaj detaloj, kiuj streĉis la legantojn.

Kvankam Edgar Wallace verkis ankaŭ lirikon, teatraĵojn kaj eseojn, lin famigis nur la krimliteraturo. Li mortis dum la finpreparo de la scenaro por la filmo King-Kong en Hollywood.

Listo de verkoj

  • The Four Just Men (romano, 1904)
  • The Gaunt Stranger (romano, 1925)
  • The Fellowship of the Frog (romano, 1925)
  • The Ringer (romano kaj teatraĵo, 1926)
  • The Squeaker (romano, 1927)
  • Again the Ringer (rakontoj, 1929)
  • The India-Rubber Men (romano, 1929)
  • King-Kong (filmscenaro, 1932)