Edilo (Romio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Toga praetexta estis honoriga vesto de la ediloj

La ediloj estiĝis dum la Romia respubliko, komence por organizi celebrojn. Estis posteno al kiu povis aspiri kaj la patricioj kaj la plebanoj, estiĝinte imite al la plebaj ediloj. Ili okupiĝis, inter aliaj aferoj, pri la organizado de la ludoj, la viglado de pesoj kaj mezuroj en la bazaroj, kaj solvi la etajn procesojn kaj disputojn pri la komercado, ĉiam sub la gvido de la Urba Pretoro. Temis ja pri ŝtupo de la cursus honorum aŭ politika kariero.

La ediloj estis nomumitaj de la Romiaj Asembleoj. Inter la malsamaj karakterizoj kaj profitaĵoj de la ediloj troviĝas multaj povoj kaj funkcioj. La edilojn havis diversajn privilegiojn: ekz sidi sur la sella curulis (kurul-seĝo), aŭ survesti la toga praetexta. Krome, ili posedis la Ius Imaginum aŭ rajton konservi en la domo la statuojn de la gravaj antaŭuloj. Ili ankaŭ posedis la eksklusivaĵon je Ius Edicendi, t.e., la rajto promulgi ediktojn -edicta-.

La ediloj restis tre flankenmetitaj dum la Imperio samkiel okazis al multaj aliaj postenoj naskiĝintaj en la Respubliko. Tiel do, Cezaro Aŭgusto forprenis de ili plurajn atribuojn, donante ilin al magistratanoj el malpli grava rango sed pli spertaj rilate al tiaj taskoj. Malgraŭ tio, li donis al la ediloj novajn misiojn, kiel la rajto estingi fajron, por kio ili estis dotitaj je 600-kapa armeo el sklavoj. Iom poste tiu misio transiris al la Praefectus Vigilum. La posteno "Edilo" tute malaperis en la 3-a jarcento.