Edipo en Kolono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Οἰδίπους ἐπὶ Κολωνῷ
dramatic work
Aŭtoroj
Aŭtoro Sofoklo
Lingvoj
Lingvo antikva greka lingvo
Eldonado
Ĝenro Helena tragedio
vdr

Edipo en Kolono (en greka Οἰδίπους ἐπὶ Κολωνῷ, Oidipus epi Kolonoi, en latina Oedipus Coloneus) estas greka tragedio de Sofoklo, verkita ne multe antaŭ lia morto en 406/405 a.K., kaj ludigita en la [jaro 401 a.K. fare de lia nepo Sofoklo la Juna.

Edipo en Kolono, de Fulchran-Jean Harriet (1798–1799).

Roluloj[redakti | redakti fonton]

Historio[redakti | redakti fonton]

Edipo, jam blinda, alvenis en Kolonon, distrikton de Ateno, akompanate de sia filino Antigona. Lokano petas ilin foriri el la sanktejo de la Eŭmenidoj, kie ili troviĝas. Edipo malakceptas ĉar li scias, ke tiu ĉi estas la loko kie li estas mortonta laŭ la orakolo, kaj alvenas pli da lokanoj por forgi lin el tie. Aperas Tezeo, la reĝo de Ateno, kiu certigaa al Edipo protekton kaj promesas ke li estu enterigita en atika grundo; tiele lia spirito protektos Atenon. Ismena, la alia filino de Edipo, alvenas el Tebo kaj rakontas la estontan kontraŭstaron inter la fratoj; venkoj kiu sukcesos havi kun si Edipon. Pro tio Kreono, ŝia bofrato, aperas kun intenco aresti lin por ke Tebo kaj ne Ateno ricevu lian korpon; liaj homoj kaptas Antigonan kaj Ismenan. Tezeo intervenas tiam kaj savas kaj lin kaj liajn filinojn. Poliniko aperas por ricevi la apogon de sia patro, ŝajnigante penton kaj klopodas akiri la patran benon en sia kunfronto kontraŭ Eteoklo, sed li nur kolerigas Edipon, kiu malbenas ilin, kiuj mortigos unu la alian. Fine oni aŭdas fulmotondron, kiu markas la tujan finon de Edipo. Yiu nur indikas al Tezeo kiu estos la loko de sia tombo, ĉar alportos bonan sorton al Ateno dum li restos tie. Li retiriĝas kaj mesaĝisto rakontas ke post beni siajn filinojn, li apartiĝis al soleca loko kaj kiu li mortiĝis sola, ĉe Tezeo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Hispanlingva teksto en la retejo de la Biblioteca de Clásicos Grecolatinos.
  • Richard Claverhouse Jebb: Komentario de "Edipo en Kolono", de Sofoklo
    • Anglalingva teksto, kun elektronika enhavtabelo, en la Projekto Perseus: 1; 2.