Edison Illuminating Company
Aspekto
| Edison Illuminating Company | ||
|---|---|---|
| entrepreno | ||
| Dum | 1880 - 1901 | |
| Fondintoj | Thomas Alva Edison vd | |
| Sidejo | komence en Novjorko | |
La Edison Illuminating Company estis entrepreno establita de Thomas Edison la 17an de decembro 1880, por konstrui elektrogenerajn staciojn, dekomence en Novjorko. La kompanio estis la prototipo por aliaj lokaj lumigaj kompanioj kiuj estis establitaj en Usono dum la 1880-aj jaroj:[1]
En 1891, Henry Ford iĝis inĝeniero ĉe Edison Illuminating Company. Post sia plialtiĝo al ĉefinĝeniero en 1893, li havis sufiĉan tempon kaj monon por dediĉi atenton al siaj personaj eksperimentoj pri benzin-motoroj. Tiuj eksperimentoj pintis en 1896 per la kompletigo de mem-pelita vehiklo kiun li nomigis Kvarciklo Ford. En 1901 la kompanio fermis siajn pordojn kaj malfondiĝis.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ ConEdison History. Arkivita el la originalo je 2015-10-23. Alirita 2016-02-22 .

