Edit Gergely

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Edit Gergely
Persona informo
Naskiĝo 23-an de aprilo 1974 (1974-04-23) (50-jaraĝa)
en Gheorgheni
Lingvoj hungarafinnarumana
Ŝtataneco Rumanio
Alma mater Universitatea Babeș-Bolyai
Okupo
Okupo verkisto • poeto • ĵurnalisto
vdr

Edit Gergely (gergej) estas rumanuja hungara poetino kaj verkistino naskiĝinta en Gheorgheni la 23-an de aprilo 1974.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gergely finis la mezlernejon en Liceo Ernő Salamon en sia naskiĝurbo. Dum siaj studjaroj ŝi iniciatis kaj ĉefredaktis la gazeton Sztafilokópé. En la Universitato Babeş-Bolyai inter 1992 kaj 1997 ŝi studis en la fako pri hungara-finna lingvoj. Ĝis 2006 ŝi estis televid-redaktorino en Gheorgheni, kunlaborantino de la gazeto Krónika kaj raportistino de terasz.hu., pli poste redaktorino de Új Magyar Szó en Bukareŝto. Ŝi estas anino de E-MIL.

Premioj[redakti | redakti fonton]

  • 1995 - Literatura stipendio de Fondaĵo Collegium Transsylvanicum;
  • 1996 - Premio en la konkurso pri noveloj de Látó.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Üzenet lélekdoktor szeretőhöz (poemoj, Erdélyi Híradó, Kolozsvár), 1999
  • A boszorkánymester (versromano, Nyitott Könyvműhely, Budapest), 2006.

Literaturo[redakti | redakti fonton]