Edita Pieĥa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Edita Pieĥa
Persona informo
Naskonomo Édith-Marie Pierha
Naskiĝo 31-an de julio 1937 (1937-07-31) (86-jaraĝa)
en Noyelles-sous-Lens,  Francio
Lingvoj rusafrancapolagermana
Ŝtataneco FrancioPollandoSovetunioRusio
Alma mater Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato • Faculty of Philology of Saint Petersburg State University
Familio
Edz(in)o Aleksandr Bronevitsky
Infano Ilona Bronevitskaya
Okupo
Okupo kantistoaktoro
TTT
Retejo http://edyta.ru/
vdr

Edita PIEĤA (france Edith-Marie Pierha, pole Edyta Piecha, ruse Эдита Станиславовна Пьеха) naskiĝis en la franca urbo Noyelles-sous-Lens (departemento Pas-de-Calais) la 31-an de julio 1937. Ŝi estas eminenta rusia kantistino kaj aktorino.

minejo en Noyelles-sous-Lens

Ŝiaj gepatroj havis la polan originon. Ili venis Francion serĉinte laborlokojn. Patro Stanislavo Piecha kaj patrino Felicia Korolevska ekloĝis en Noyelles-sous-Lens, kie ili laboris en tiea minejo. En la loĝejo situanta sur strato Rue de Flandres, 37 naskiĝis ties filino Edita.

Infanaĝe Edita spertis multajn malfacilaĵojn en Francio, kiun okupis germanaj nazioj ekde 1940 ĝis 1944. Tiam pereis ŝiaj patro kaj pliaĝa frato.

Bazara placo en Walbrzych

En 1946 ŝi kune kun la patrino, la duonpatro kaj la malpliaĝa frato revenis Pollandon. Ili ekloĝis en urbo Wałbrzych situanta en Malsupra Silezio. Tie Edita sukcese finis la lokan pedagogian liceon kun la laŭda atesto kaj diplomiĝis kiel instruistino de elementa lernejo. Samtempe ŝi ellernis la rusan lingvon en specialaj kursoj.

En 1955 Edita Pieĥa venis Sovetunion por studi en psikologia subfako de filozofia fako de la Leningrada universitato. Samtempe kun studado ŝi aktive partoprenis ĥoran kantadon en la pola diasporo kaj en ceteraj koncertoj. Laŭ invito de fama muzikisto Aleksandro Bronevickij ŝi kune kun la studenta ensemblo kantis la polan kanzonon “La ruĝa aŭtobuso” (Autobus czerwony) dum la novjara festo 1956, kiun oni celebris en la Leningrada konservatorio. Ŝia muzika debuto havis grandan sukceson kaj de tiam ŝia populareco permanente kreskis.

Ekde marto de 1956 la ensemblo nomiĝis “Amikeco” (ruse «Дружба»). La nomon elpensis kaj proponis ĝia solistino Edita Pieĥa.

Olimpia muzika teatro en Parizo

Samjare ŝi edziniĝis al Aleksandro Bronevickij. Tiam ankaŭ aperis la unuaj gramofonaj diskoj kun ŝiaj kantoj.

En 1961 naskiĝis ties filino Ilona Bronevickaja, kiu poste iĝis ankaŭ fama kantistino. Edita Pieĥa multe gastrolis kune kun muzika ensemblo “Amikeco” kaj ŝia bela voĉo (kontraldo) kun agrabla pola akĉento baldaŭ oni ekkonis en diversaj lokoj de la granda Sovetunio. Tamen pro ŝia pollanda civitaneco Edita ne rajtis prezenti USSR en la internaciaj konkursoj. Pro tio ŝi ekde 1967 estas civitanino de Rusio.

Grandan sukceson Edita Pieĥa havis en sia patrujo Francio, kie ŝi kantis sur unu el plej prestiĝaj scenoj de pariza “Olimpia” teatro 47 fojojn en 1965 kaj 1969 jaroj.

Pro siaj multaj sukcesoj Edita Pieĥa gajnis tre prestiĝan premion “La nefritan diskon” en MIDEM muzika parado en la franca urbo Kano (Cannes).

Kantan karieron de sia avino daŭrigas ŝia nepo Stanislavo Pieĥa (filo de Ilona naskita en 1981). Sovetunio kaj Rusia Federacio alte pritaksis longtempan muzikan agadon de Edita Pieĥa: en 1988 ŝin oni dekoris per la plej valora rango – “La popola artistino de USSR” kaj en 2007 ŝi ricevis ordenon “Pro meritoj por la patrujo de la 3-a grado” omaĝe al ŝia 70-a jubileo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]