Edita de Wilton

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sankta
Edita de Wilton
Persona informo
Edith of Wilton
Naskiĝo 1-an de januaro 961 (0961-01-01)
en Kemsing
Morto 15-an de septembro 984 (0984-09-15) (23-jaraĝa)
en Wilton
Religio Ordeno de Sankta Benedikto vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Familio
Dinastio dinastio de Wessex vd
Patro Edgaro vd
Patrino Wulthryth vd
Gefratoj Eduardo la martiroEthelred la 2-a vd
Profesio
Okupo monaĥino vd
Sanktulo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Edita de Wilton (n. 961, m. la 15-an de septembro 984) estis anglosaksa sanktulino kaj la nelegitima filino de Edgaro (Anglio). Edgaro forrabis ŝian patrinon, Wulfthryth, nobelinon kaj monaĥinon, de Wilton, kiu naskis Edita ĉe Kemsing, Kent.

Kiel junulino Edita iĝis monaĥino, kaj Edgaro nomumis ŝin abatino de tri monaĥejoj, sed ŝi preferis resti sub sia patrino ĉe Wilton.

En 1979 ŝi sonĝis ke ŝi perdis ŝian dekstran okulon, kaj interpretis la sonĝon kiel averton pri la morto de sia duonfrato, la reĝo Eduardo la martiro, kiu estis murdata dum li vizitis sian duonpatrinon Aelfthryth. Laŭdire post la murdo iuj nobeloj proponis ke ŝi regus Anglion, sed ŝi rifuzis.

Dum ŝia vivo oni kritikis ŝin pro luksaj vestaĵoj sed ŝi respondis ke humileco kaj pureco povus ekzisti egale sub reĝecaj roboj kaj sub ĉifonoj.

Ŝi konstruigis preĝejon ĉe Wilton. En 984 Sankta Dunstan konsekris ĝin: laŭdire li ploregis dum la rito, kaj tuj poste diris ke Edita mortos post nur tri semajnoj, kiel ja okazis.